En Flandraj kampoj
John McCrae (1872–1918)
En Flandrokampoj blovas la papavoj,
vicon post la vico, inter krucoj,
kiuj signas nian lokon; ĉiele,
super la pafiloj, apenaŭ aŭdeble,
ankoraŭ kante flugas la alaŭdoj.
Ni estas la Mortintoj. Antaŭ tagoj
ni vidis aŭrorojn kaj sunsubirojn,
ni vivis, amis kaj estis amataj,
kaj nun ni ripozas en Flandraj kampoj.
La lukton kontraŭ malamik’ alprenu;
ni donas torĉon al vi; kaptu, tenu
alte ĝin el niaj feblaj manoj.
Tro baldaŭ ni mortis. Ne fidon rompu,
aŭ alie, jam ne dormos ni, kvankam
kreskos la papavoj en Flandraj kampoj.
EP