Davido
Betty Salt, kun la helpo de Bill Maier, tradukis tiun cxi poemon de Kanada poeto Earle Birney en 1984. ‘Davido’ estas proza poemo.
#1
David’ kaj mi, dum termezurad’ somera
hakis por pag’ vojetojn en val’ dum semajnoj
en moskvit-plendanta aero; sed je semajnfinoj sunbrilaj
ni montojn surgrimpis, por la homamason forlasi, kaj fidisputadon,
senspritan pokeron, ronkadon en tendoj fetoraj.
Kaj ĝojon ni sentis pro ĉevalidaj muskoloj,
kaj ĉar laŭ Davido ekzistas por transrigardado la montoj,
ŝtuparo el valoj, kaj paŝoj al rifuĝejoj de l’suno.
#2
Unue Brilmonto…dum long-posttagmezo ni marŝis
ĝis serpentuma lageto, kaj iom post iom la logon
de l’ monto-konuso faceta ni perdis pro la malnete elstaraj
monto-ŝultroj. Preter golfet’ kradrostis ni porko-viandon…,
kvazaŭ festonoj la strioj sur forko de poplo…dum la kliniĝo hastema de l’
sunsubiro. Tiam en lanaj kovriloj ni du envolviĝis
dum puŝis malvarme sin pinoj ĉirkaŭaj al steloj.
Tagiĝa nebulo alterne ŝvebadis, kirliĝis, ĝis kiam deklivojn atingis ni
super la arboj kaj neĝ-kampojn kvazaŭ fajregojn pro suno-brilego.
Suprenpuŝanta estis la pinto kiel pugno en glaciiĝinta oceanego
da rokoj kiuj kirliĝis en valojn sufiĉe grandegajn por ruli la lunon.
Briletadis la fremda herbaro fore en al oriento malferliĝante.
Okcidentflanke tra gruzodeklivo malsupren ni glitis, kaj al mi
klarigis David’ kiel uzi la cedon de gruzo por fari paŝegojn gigantajn
kaj ja nekredeblajn. Memoras mi ke, ĉe la rando larika, transsaltis mi
longan helverdan ondŝaŭmon de juniperetoj for de la vento fluantan.
En gencianojn kaj saksifrag-florojn, sur muskon ŝutitan mi falis.
Malhelaj fariĝis abioj kaj venis subita zumado de akvo tranĉile
plonĝanta de klifo filike kaŝita, la falo nebule
ŝprucanta neniel videbla pro ombroj.
#3
Iun dimanĉon ĉe kresto de Monto-Remparo pluv-skvalo nin trafis,
kaj pasis, kaj ni per la fingroj bluiĝantaj kaj per la botnajloj dum horo
senfina tenegis nin, ne kuraĝante movadon ĝis kiam glaci’ vaporiĝis de sur la
ardezo. Davido tiam instruis min kiel rapide la tempo povas pasi
per poezi-divenado, nomado de tero-tavoloj, kaj gajaj rakontoj de
lernej-ŝercaĵoj… Pinten ni rampis kaj rajde sidiĝis . Ĝojigis nin
montoĉenaro parada flagita per pajlaj ŝiraĵoj de ŝtormo-nubo.
Estis David’ kiu malrapidante ekvidis for en la sudo, sunbrilan, ĝis nun nemapitan
pinton aŭ superpendaĵon de Segilo-Monto hokitan ungege. La Fingro ĝin nomis
Davido. Tiun tagon ni trovis hazarde kranion de kapro sub klifo, kaj ĝiajn
blanketajn apartigitajn ripojn, sur roko firme tenitajn, ĉirkaŭe plumojn silkecajn
de milvoj. Neniam antaŭe mi sciis ke povas glitfali eĉ kapro montara.
#4
Post Mont-Inglismaldi mi nun memoras nur supreniradon daŭran laŭ valo soleca,
vivantan pinon spirale fulmo-cikatran, la tranĉan fajfeton de nevideblaj pikaĵoj,
kaj, en la plej malsupra neĝo, grandegajn spurojn de griza urso. Tie Davido krome
instruis min interpreti koralan skribon en kalkŝtono kaj skarab-sigelon en skist-
argilo de trilobitoj fantomaj… leterojn al hom’ liveritajn el ondoj kambriaj.
#5
De l’ kolo ni provis suprengrimpi Sundancon…malfacila irado.
Ululis aero de niaj piedoj ĝis lag’ papereca sube kaj rokoj ŝmiritaj.
Haltigis nin elpuŝaĵo ĝis kiam Davido, per mano maldekstra,
tenegis krutaĵan fendeton, ĵetis sur rokan langegon pioĉon,
elglitis el ligoj kaj draŝis en spaco longajn krurojn al kresto, tiam ridante,
lentugan pojnon etendis kaj min suprentrenis. Rekordon je l’ temp’
ni starigis per ĉi tiu grimpo. Revenante tiun tagon ni trovis
en la herbejo ruĝ-gorĝon flugil-rompitan kaj baraktantan.
Ĝin kaptis mi por poste malsovaĝigi, sed David’ mortigis,
nur dirante, “Cu vi povus ĝin instrui flugi?”
#6
Suprengrimpis ni Remparo-Monton en Aŭgusto je la dua fojo. Kaptis
kvin trutetojn ni kaj fritis super balzamina fajr’ ĉe forkoj de la Ŝpruc-Rivero.
La arbaro preskaŭ saltis pro mulcervoj; nuboj ĝin saturis tutan la matenon
ĝis kiam eruptis je tagmezo ekbrilo de pint-cirklo ŝveba. Descendante, helajn
sunvarmegajn frambojn ni kolektis en ĉapelojn, manĝis ilin sub pice’ fortika
?dum hidrarge mustelet’ nin gvatis.
#7
Ĉiam pri la Fingro de l’ Segilo hokita, nekonata, ni parolis, ĝis fine la unuan
posttagmezon septembran ni pezmarŝis tra l’ arbaro muskodora, preter marĉ’
tremanta pro rano-kant’, kaj kampis apud lago botelo-verda. Dorm’ ne volis veni pro
spir’ malvarma el glacirivero. Reliefigis lunolum’ la Fingron. Ekstaris ni kaj paŝis
preter plumaj larikoj dum la steloj estingiĝis kaj ekruĝiĝis la erik’ modesta
kaj l’ horizonto pulsis pro la ŝvela burĝo de nekredebla sunleviĝo en la
Rokmontaro. Ekrimarkis grandkorn-ŝafojn trans moren’ Davido kaj saltigis ilin per
jodlado reduobligita per remparoj ĝis la pintoj kaj eĉ ĝis la suno.
En degel’ matena la glacio fariĝis mond’gluganta de kristalo, de abismegoj
malvarmege bluaj, de ekbrilanataj serakopinakloj kiel verdaj ondoj glaciiĝintaj.
Ĉe la baz’ de l’ Fingro unufoje ni faris provon malsukcesan. Poste movis sin
singarde okcidenten Davido kaj malkovris kamen-tubon. La lastajn tridek metrojn
ni dum horo atakis ĉe rokego vojomanka per ŝultroj kaj genuoj… finsukcese!
Tiam, neligitaj, ni starigis rokan piramidon ĉe ‘ pinteto erozianta. Norden mi
rigardis ĝis la brila kojno de giganta Mont-Asinibojn’, pri ten’ nezorga. Glitis unu
pied’. Mi ŝanceliĝis kaj kriis. Tuj brako etendiĝis kaj, firmigante min,
David’ ridetis kun lipoj ŝerco-pretaj.
Tiu streĉo grundon pecetigis. For li estis sen eĉ spasmo. Paraliziĝis mi pro
sono’ de raspantaj fingroj kaj botnajloj, glitad’ de ŝtonoj,
la sekundo nura de silent’, obtuza bat’ inkuba.
Tiam sonis nur la vent’ kaj muta bato de kaskadoj nesciantaj.
#8
Iel malsuprengrimpis mi la dudek neeblajn metrojn ĝis la bret’, kriante, sed el la
amfiteatro ricevante nur liberigitajn eĥojn, kaj penante ne imagi kion respond’
signifus. Senmova kuŝis li tiel junaspekta suprenturnita strange sendifekta, sed
kruroj disisgitaj sub li apud rekfalo ducent metrojn al glacio. Ŝtopiĝis mia gorĝ’ pro
tiu vido ĉar li ankoraŭ vivis.
La okulojn grizajn rektajn li malfermis spasme,”Malsupren…ho, malsupren,”
murmurante. Trapikis lian dorson dent’ kruela de l’ bret’. Mi palpis ĝin ne
komprenante kaj “saĝe ne moviĝu” stulte diris, doloron menciante. Movi ne
eblas…se mi doloron sentus…” Nun ĝis plor’ pikis miajn okulojn hont’.
Mi kaŭzris min malbenante, sed li kriis,” Ne! Neniam vin kulpigu, Robĉjo. Mi ne
pied-bazon provis.” Fermis li okulojn kontraŭ rigardeg’ ĉiela.
Mi dume malsekigis liajn lipojn per akvo el la poŝbotel’. kaj ŝiris en striojn
la ĉemizon por viŝeti la kompatindajn manojn disŝiritajn.
Tamen, la sango glitis el lia flank’ la ŝtonojn makulante kaj likenojn soifantajn.
Sed mi ne kuraĝis levi lin de la sanga rok’. Li flustris, Robĉjo …”Malsupren!”
Ĉi-foje mi komprenis, mensogis tamen, dirante,”Je noktomezo revenos mi kun
ŝnuroj kaj kun viroj el la tedej’ kaj per brankard’ lulila elportos vin.”
Mi sciis ke tagnokto kaj malvarmega ros’ de plua mateno devos pasi antaŭ ol tiaj
homoj, pri mont-grimpad’ malspertaj, eĉ atingos la kamen-tuban supron.
Post tiam, kiom da temp’ al li? Kaj li sciis… eĉ se li vivus ĝis kiam ni venus, la
inferon de postaj horoj de ŝnur-elportad’.
Mi apud li sidiĝis kaj flustris, “Ĉesos sangado; vi eltenos.” Li diris,” Eble- por kio?
Radseĝo, Robĉjo?” Febre brilaj okuloj min riproĉis. Mi ne plu povis riagrdi lin kaj
diris, “Do, kun vi mi restos.” Sed pro l’febro nubiĝanta ne respondis li. Konfuzita
fiksrigardis mi la longan valon, tapiŝon el abioj sur kiu etendiĝis kvazaŭ haro
brilanta rivereto, dum la suno ĉirkaŭklinigis kaj per lum’ inundis la breton,
muskon, kaj senmovan kiel pupo, Davidon. Ĝibe mi surgenuiĝis por iri,
sed vokis li, la voĉ pro timo akra,”Pro Krist’, malsupren puŝu min! Se nur
moviĝus mi – aŭ mortus!” Ŝvito fluis de lia frunt’, sed nur lia kap’ moviĝis.
Flotigis nigre milv’ sur glaci-sulkojn flugilojn. Intermite akvofala murmur’ pro vent’
laŭtiĝis. Altleviĝis la last-artik’ de l’ Fingro tute morna signe alvokante la ĉielon
larĝan, indiferentan. Eĉ en la suno kuŝante malvarmiĝis mi.. kaj sciis ke provis
li pied-bazon. Estis mi kiu ne… La sangan breton mi rigardis kaj foran valon.
En okulojn liajn finfine mi rigardis. Li elspiris, “ Robĉjo, mi petas. Tion por vi mi
farus.”
#9
Ne volas mi memori kiel mi povis suprenserpenti la pinton diablan pro vento,
malsuprengrimpi malplenan abomenon de l’ kamen-tub’, kaj sola venki traverson.
Nur la pulsantan timon ke eble mi stumblos sur ‘Ĝi’ kiam mi atingos la tombe
malvarman faŭkon de monto-rubaĵo mi nun memoras.
Ŝanceliĝante sur sunkorodita neĝponto, flankensaltante kavernojn en kampoj de
neĝo … la timon kaj nepran urĝecon certigi ke tie sur la glaci’ ‘Ĝi’ estas… kuradon,
faladon, kuradon, saltadon trans verdgorĝ-fendegojn gapantajn, blindigajn mi glitis
ĝis lakto-kolora plendema falo de akvo ĉe la nazego glacieja, trans rokojn
amasiĝintajn sur la ĝib-hava moren’, kaj inter fantomajn larikojn sola. Apud lag’
malheliĝa mi malvarmigis la buŝon, tamen ne povis ripozi, kaj daŭre faletis al valo
perdante en marĉo krudega la vojon. Mi ĝojis pro koto sur miaj ŝiritaj botoj,
kiu kaŝis makulojn de lia sang’, sed min frenezigis panik’, odoraĉ’ de la marĉ,
kaj purpura lumeto de fungoj krepuske fiaĉaj. Mi elŝanceliĝis ĝis fajro-dezerto,
mispaŝis kaj falis surŝultren kun laŭta ŝirkrio. Komfortis la koron ekscii ke mi
doloras, sed svenis mi ne kaj ne povis halti dum supre pendiĝis montĉen’ de l’
Segilo. En nigra mallumo mi serĉis apud rivereto la vojon kaj trovis.
Limako alŝprucis piedojn kaj en la naztruoj denove leviĝis aĉeco.
Malsupren mi ĵetis min voje. Ia besto ekkriis malantaŭ mi inter la arboj.
Finfine mi vidis lumeton de tendoj kaj mian rakonton balbutis.
Mi diris ke rekte ĝis glaciamaso li falis.
Oni trovis lin tie… Nun nur nescivolaj nubetoj
kaj l’suno restadas ĉirkaŭe, la signojn vidante de tiu tag’ sur la breto
de l’ Fingro, tiu tago, la lasta de mia junec’,
sur la lasta el niaj montopintoj.