Dankon Kanado. 150 Jaroj!
1 / INSULINO
Historie ricevi diagnozon de diabeto estis katastrofa. La neebleco produkti insulinon por kontroli la sukernivelon en sango estis plago por multaj korpaj funkcioj. Kvar el kvin infanoj ne postvivis la dekan datrevenon. Ne estis ia espero pri kuraco. Ĝis medicina studento Charles Best eklaboris kun doktoro Frederik. Banting kiu solvis la problemon per la isoligo de insulino en sana pankreato kaj uzi tion por kuraci la homojn. En 1922, Lenard Thompson estis la unua infano kies vivo estis savita pro la ricevo de insulino.
2 / NORMANDY
La vetero estis aĉega tiun matenon kiam la soldatoj atendis esti liveritaj por batali je la plaĝoj de Normandy. La ordono estas kriita ‘avancu’ kaj el la deponboatoj ili kuregas antaŭen. Ili plonĝas en la ondojn kaj provas atingi firman grundon. Kugloj de aŭtomate pafantaj pafiloj mortigas kamaradajn soldatojn super kies korpoj ili devas tamen trans salti. Tiuj, kiuj atingis la sablon de la marbordo devis iel transgrimpi pikdratojn kaj eviti terbombojn antuax ol ili havis oportunon grimpi la klifojn. Kvin mil soldatoj mortis tiumatene antaŭ ol la Kanada armeo sekurigis la marbordon por la komenco de la invado por la liberigo de Europo de la Hitleranoj.
3 / KORREGULILO
Sana koro devis esti regulita sisteme por funkcii ĝuste, sen tio estas la fino. Kanada kuracisto Wilfred Bigalow elkovris ke li povis reguligi neregulan batadon de koro per skuado de elektra kurento. Helpe de enĝeniero elektra oni sukcesis konstrui korregulilon kiu kapablis normaligi la kororitmon. Problemo estis la giganta grando de ĝi. Aldone, oni devis ĝin enŝalti. Eventuale la teknologio progresis sufiĉe por ke eta ritmo regulilio por la koro povis esti hirurge metita ene de la korpo. Ĝi povis tie resti por jardeko por ke la paciento povus pluvivi kun normala aktiveco. Dank’ al du Kanadoj la batadoj de koroj daŭras.
4 / ARAKIDA BUTERO
Arakido ne estas nukso kaj arakida butero ne estas strikte butero. Jen io alia kiun vi eble ne scias. Multaj homoj altrudas sin kiel la inventitoj de ‘arakida butero’ sed fakte en realo estis civitano de Montrealo kiu inventis ĝin en 1884. Kanadano rostis arakidojn kaj aldonis buteron por krei nutrigan kaj bongustan kremaĵon, anstataŭigaĵon por aliaj proteinoj. De tiu tempo arakida butero estas uzita por la tagmanĝoj de infanoj, por la dentoj de malsatantaj studentoj kaj por kiu ajn alia kiu avide ŝategas nuksojn. Dank’ la Kanado ĉiu povas ĝui jenan inventaĵon kiu alguliĝas al la supro de via buŝo.
5 / PORTEBLA RADIODISSENDILO
Estas tute malagrable trovi ke oni estas perdita, speciale kiam ne estas iu ajn manieron voki iun por helpi. En 1933, Kanada geologo, Donald Hinks, perdiĝis profunde en la arbaroj de Brita Kloumbio. Post tiu malagrabla kaj preskaŭ vivprena evento, li decidis konstrui porteblan radion kiu povis ricevi kaj sendi mesaĝojn. Tiutempe tiaj apartatoj estis grandegaj tiom grandaj por plenigi ĉambron. Tial li iris al la Kanada departmento pri nacia defendo kaj faris proponon. Ili akceptis lian proponon. Li produktis la aparaton tiel por ke soldato povis parole sendi mesaĝojn paŝante antauen. Miloj de tiuj porteblaj disaŭdigiloj estis uzitaj per soldatoj de la Aliancanoj dum la bataloj por liberigi Europon. Per la rapideco de sono ili povis ricevi kaj doni kaj informon kaj ordonojn.
6 / RUBAĴA SAKO
Kiam estas tempo kolekti rubaĵojn ĉe bieno estis festeto por la korvoj kaj aliaj birdoj, sed en urboj estis problemo pri nebezonataj bestoj, la procionoj, pro la putriga odoro. Bruo en la strato kaj odoraĉoj. En 1959 Kanadano en Vinipego trovis la solvon. Li decidis komenci kie la problemo komencas, en la kuirejo. Li konstruis sakojn por enmeti la rubaĵojn. Komence li faris ilin el tro fortika materialo kiu daŭris tro longe. Li konsultis kun sciencistoj kaj poste inventis biologie malkomponeblajn sakojn por rubaĵoj. Dank’ al Kanado vi nun havas neodorigan taskon kiam vi elportas viajn rubaĵojn.
7 / KANADAJ SUKERAĴOJ
Nuntempe ĉiu membro de via familio povas agrabligi sian apetiton por sukeraĵoj pro la kreo de la tutkanada kuirlibro. La butera torteo furoras kiel plej ŝatata bongustaĵo por pli ol centjaroj farita el – ĉu vi povas diveni – jes el butero kaj sukero. Kiam vi iros al Kebekio – ha-ha jen vi certe ĝuos la bakaĵon ‘Kastoraj Vostoj’ ( Beaver Tails ) fritita faruno banita en sukero, plej bone manĝita malvarmete, eble je minus 30 gradoj. Eĉ plej interesa je la okcidento de nia lando estas la ‘Nanajma torto’ speco de sukera sandviĉo kies kalarioj garantios al vi agrablan plipeziĝon. Aŭ preni iom da acera siropo, Kanada specialaĵo, meti ĝin en neĝon kaj tion plezure gustumi.
8 / LA MONDO SEN KANADO
Ĉu vi povas imagi pri mondo sen Kanado?
9 / LA RADIO
Sono estas vibrado kiu vojaĝas tra la aero kiel ondoj. Tiuj, kiuj ne povas aŭdi ne povas senti la vibradon. Kiam Alexander Graham Bell parolis laŭte al sia surda patrino, PATRINJO, aŭ kiam li krie proponis geediiĝon al sia surda fianĉino, EDZIĜU KUN MI, li devis tion fari tuŝapude por ke ili povu senti la vibradon. Bell ekkomprenis ke li povis apliki la samajn principojn por komunikado per dratoj se li povis imite krei la vibradojn per elektraj ondoj. Post fruaj nesukcesaj eksperimentoj Bell finfine sukcesis. Li kapablis sendi mesaĝon de unu ĉambro al alia ĉambro en la sama domo per kupra drato kaj jen la komenco de monda revolucio en komunikado.
10 / TERRY FOX
Tiuj homoj ne forkuras de io, ili aktuale kuras por io aŭ por iu. Por pli ol 35 jaroj homoj de Zagreb al Abudabe kaj Raleigh kuras por komuna celo por venki kontraŭ la malsano kiu prenis la vivon de Kanada heroo, Terry Fox. “Kiam la konkurado malfacilas, la konkuranto pli fortiĝas. Mi intencis sukcesi kaj por mi kaj por ĉiuj homoj.” Lia kurado daŭris por cent kvardek tri tagoj, sed lia spirito kaj celo jam daŭris por jardekoj kaj sukcese kolektis pli ol sepcent milionojn de dolaroj por la esploro pri kuraco de kancero mondskale.
11 / Ypres
En la batalo de Ypres unu el la plej malfacilaj aferoj estis spiri. Aprilo la 22-an 1915 la germanoj ĵetis en la aeron densan flavan nubon de klorinaj gasoj kiuj kvazaŭ dronigis la Kanadanojn sur la sek grundo. La maniero protekti sin estis meti tolaĵon plene de urino sur la nazon. Unu Kanado kiu spertis tion pripensis ideon. Li prenis soldatan kaskon, alfiksis ŝtofan kapuĉon kaj tion plenigis per acidoj kiuj nutraligis la klorinan gason. Dank’ al unu Kanado el Newfoundland oni produktis duonmilionon de vivosavaj gasmaskoj kaj distribuis ilin al soldatoj, por ke ili povu spiri dum ili batalis ĝis la venko.
12 / LA MAMZONO
Estas multaj manieroj priskribi la karakteron de Kanadanoj. Ni estas praktikaj, ni estas ĝentilaj, kaj unu el niaj inventaĵoj montras alia grava kvalito, ni estas subtenemaj. ‘La mirinda, ja mirinda la mirinda mamzono’. Aparato bela por levi kaj apartigi farita el kviddek kvar unikaj elementoj. La tuto por komforte plezurigi virinojn kies aspektoj iĝis eĉ pli sekse allogaj. En monda enketo de modfirmao Brita oni deklaris la la mamzono estis la plej moda inventaĵo de la jarcento.
13 / TOMMY DOUDLAS
Li estis etulo kiu batalis por siaj ideoj. Li komencis kiel prejĝeja predikisto kaj progresis al politiko. Tommy estis fervora subtenanto de la rajtoj de la laborantoj. Kiel provinca ĉefministro en Saskachewan li preparis la vojojn por socialaj programoj en la tuta Kanado. Kiel knabo li preskaŭ perdis kruron kiam gepatroj ne havis monon por pripagi la kuracigon. Li opiniis ke estas rajto de ĉiu civitano ricevi senpagan resanigadon. ‘Ĉiu viro, virino kaj infano estas protektitaj per la leĝo de sanprotekto.’ Li pruvis ke estas forto en kunsento kaj forto en kunhelpo kaj Kanado pruvis tion al la mondo.
14 / LA RADIO
Sono estas vibrado kiu trairas aeron. Kanadano Reginald Feksnit, kiu ne finis gimnazion, trovis manieron sendi sonon liberigitan de dratoj tra la aero. Li kreis tute novan medion por komunikado kaj por ĉiame ŝanĝis la manieron per kiu ni aŭkultas al muziko kaj ricevas la tagan novaĵon. Li ludis per sia aparato, kree ĝin plibonigis ĝis finfine sukceso. Kristnasko 1906 li konektis mikrofonon al plej fortigita elektra energia sistemo kaj prenis en mano sian violinon. Aŭskultantoj enSkotlando aŭdis la unua radio elsendon viva de lia salono. Li estis elkovrita la manieron liberigi sonon de ŝnuroj kaj sendi sonon tra la aero. Ni nun aŭdas la mondon alimaniere.
15 / LIBERIGO DE NEDERLANDO
Por kvar jaroj la civitanoj de Nederlando estis kaptitaj en sia propra lando en kondiĉoj de malsato, malvarmo kaj persekutado. Multaj judoj estis forportitaj al mortigejoj. En 1944 la Kanada armeo estis elektita fari heroan sed malfacilan taskon liberigi Nederlandon paŝon post malfacila paŝo laŭ la flankoj de riveroj kaj kanaloj kaj en la deltoj. Kontraŭ forta germana rezisto ili batalis tra koto, trafitaj per bomboj kaj kugloj. Dum la batalo furiozis Kanadaj aviadiloj liveris manĝajojn per paraŝutoj al la civitanoj. April la 17-a, 1945 la Kanada armeo liberigis la regionon . Nederlandoj amasiĝas en la stratoj kaj duŝas la soldatojn per floroj kaj ĉirkaŭbrakoj. Ekestis ligiloj de amikeco kiuj daŭras ĝis la hodiaŭa tago kaj por pliaj generacioj.
16 / LA SIMBOLA PAPAVO
Estas simbolo kiu oni rekonas mondskale. En Belgia regiono terure detruita dum la unua mondmilito tamen sukcesis ankoraŭ kreski la papavo. La etaj ruĝaj floroj estis memorigilo de la beleco de vivo inter la abundo de morto kaj la buĉadaj sangoverŝoj de milito. La mortigitajn soldatojn oni enterigis inter la papavoj. John MaCrae estis unu el miloj de Kanadaj soldatoj kiuj batalis tie. Li laboris kiel hirurga kuracisto ĉe la batalaj kampoj. Kiam li vidis sian amikon morti li sentis la postulon verki poemon. Li elrigardis al la kampo de papavoj kaj mortintoj kaj en momento de inspiro prenis paperon kaj plumon kaj verkis la poemon ‘En Flandraj Kampoj’ kiu fariĝis monda fama poemo legata dum ĉiuj honorigaj kaj rememorigaj ceremonioj en Kanado kaj internacie.
17 / ACERA SIROPO
Foje valorita pli ol 13 oble la kosto de kruda oleo acera siropo estas tiom valora ke centmilionoj da dolaroj de ĝi estas stokita en speciala globa rezervo en la provinco, Kebeko. Estas tiom dezirata ke krimuloj stelis 18 milionoj da dolaroj de ĝi en fraŭda ago kiu daŭris tutan jaron. Dudek kvin personoj estis arestitaj. La krimo kaŭzis grandegan skandalon ĉe la radio dissendoj. Acera siropo, Kanado produktas 80% de la monda provizo kaj eksportas ĝin al pli ol kvin dek landoj. Estas ne surprize ke homoj ĉie en la mondo konsideras ke Kanado estas dolĉa loko.
18 / VIMY MONTKRESTO
Kiam Kanadaj soldatoj marŝis antaŭen en la okcidentan Eŭropon dum la dua mondmilito Kanado havas nur kvindek jarojn. Ĉe montkresto Vimy Kanadoj devis plani novan strategion ĉar du pli fruaj provoj de la britoj kontraŭ la germanoj fiaskis. Por ke la aliancanoj havu pli bonan rezulton oni decidis utiligi la plej grandan bombadon kaj artilerian pafadon kontraŭ la germanaj soldatoj antaŭ ol avanci, kaj eĉ dum la avanco, ĉiam antaŭen por ke niaj propraj soldatoj ne estu trafitaj per Kanada artilerio. De supre oni spionis de la aero. Minejistoj boris tunelojn por transporti armeajn ekipaĵojn pli proksimen. Je Paska Vendredo 15 mil soldatoj atakas. Ili konkeras monteton 145 post kelkaj horoj. Kanado maturiĝis tiun tagon per heroa batalo tamen perdis al morto fidelajn filojn.
19 / LA MASKO DE HOKEA GOLULO
Ne estas strikte bela pentraĵo, nek altnivela kreaĵo sur kanvaso sed estas bunta desegnaĵo de komikaĵoj, absurdaj bildoj, groteskaj figuroj. Sed tiuj bildoj ne aperas sur kanvaso sed sur vitrofibraĵo, la materialo uzita de Jacque Plant kiam li faris la unuan maskon. En 1959 kiam li estis trafita de hokea disko kiu rompis lian nazon. Kiam li revenis al la glacio la spektantoj estis ŝokitaj per la masko kiun li portis. Komence estis rezisto kontraŭ la ideo de golulaj maskoj ĉar ludantoj kaj manaĝeroj pli respektis tradiciojn ol la detruiga potenco de rapide frapita hokea disko. Jacque Plant ekumis novan tradicion kaj ĉiu masko estas kaj protektilo kaj arta objekto.
20 / REFUĜINTOJ
Eĉ antaŭ ol Kanado estis nacio forkurantaj sklavoj trovis azilon ĉe ni. Dum la dua mondmilito centmilo de Europanoj fuĝis de siaj domoj pro la timoj kaj hororoj de la milito kaj venis ĉe ni.
La Vjetnama milito alilokigis pli ol centmil da homoj en boatoj kaj ili trovis novan hejmon ĉe ni. Kiam homoj en Somalio estis persekutitaj brutale ili fuĝis de sia lando kaj venis por sekureco ĉe ni. Dum la jaroj cent miloj de refuĝintoj de milittrafitaj lokoj ĉirkaŭ la mondo venis ĉe ni kaj lando kiu bonvenigas ilin kun brakumoj ĉe ni, en Kanado.
21 / LA POŜTELEFONO
En la fino de la dudeka jarcento homoj ne povis supozi ke estas aŭ necesa aŭ dezirinda ricevi telefonajn mesaĝoj for de iliaj oficejoj aŭ hejmoj. Tamen, historio montras ke multaj homoj tion ŝatas. La firmao ‘Blackberry’ estis la unua por inventi porteblan aparaton por ricevi la poŝton kiun oni povis porti en poŝo. Tiu estis ĝia ĉefa funkcio tiu estis telefono. Baldaŭ la eta aparato de Waterloo, Ontario, ne pli estis kuriozaĵo sed fariĝis monderna necesaĵo. Ĉiu devis akiri la Blackberry aparato inkluzive de la Prezidento de usono. Ĝi havas bonegan reputacion por ĝia sekureco, eĉ por prezidanto.
22 / La ŝraŭbo “ROBERTSON”
Niel Robertson estis hobea amatora inventisto pri ĉiutagaj aĵoj. Li provis plibonigi tion kaj tion. Li plibonigis la korktirilon por pli rapide malfermi botelon de vino. Li plibonigis la muskaptilon. Sed lia plej granda sukceso estis la invento de nova ŝraŭbo. Dum akcidento Robertson vundis sian manon kiam ŝraŭbilo glitsaltis el la ŝraŭbon. Ankoraŭ vundita Robertson pripensis kiel fari ŝraŭbon kaj ŝraŭbilon kiu neniam povas vundi iun ajn. Li kreis novan specon kiu havis kvadratan truon kaj kvadratan ŝraŭbilpinton. Neniam denove povas ŝraŭbilo glitvundi iun ajn, kaj ĝi povis esti uzita per unu mano. La Robertson ŝraŭbo gvidis al revolucio en la frabrikado de aŭtoj kaj aviadiloj kaj ĉio pli. Ĉiuj konsentas ke ĝi estas la plej granda eta inventaĵo de la dudek jarcento.
23 / GANDER
Septembro la 11-a 2001 perforte ŝelitaj aviadiloj portantaj pasanĝeroj estis uzitaj kiel roketoj por detrui la ĝemelajn turojn de la Monda Komerca Centro en Novjorko por mortigi multegajn homoj en aĉa ago de terurismo. La usona registaro ordonis ke ĉiuj aviadiloj devas tuj alteriĝi. Tiuj ankoraŭ ekstere de usono ĉe plej proksima loko. La malgranda aerodromo en Gander rapide havis centojn de permespetoj alteriĝi. Tiu kiu antaŭe estis kvieta loko, magranda vilaĝo, subite respondis al la alvoko por helpo. La tuta komonumo respondis, hejmoj kaj familioj brakumis la sep mil trafitajn alvenantojn kiuj estis konfuzitaj kaj timigitaj. Gander respondis per amo kaj helpo al niaj najbaroj en periodo de grava bezono.
24 / ACTRESS SILENT MOVIES
Silenta.
25 / MARSHALL McLUHAN
Herbert Marshall McLuhan, CC (Julio 21, 1911 – Decembro 31, 1980) estis kanada edukisto, filozofo, profesoro pri angla literaturo, literatura kritikisto, kaj komunikada teoriisto. Lia laborado estas rigardata kiel unu el la ĉefaj eroj de la studado de komunikada teorio, dum ĝi havis ankaŭ praktikajn aplikadojn en la propagandado kaj televidaj industrioj.McLuhan estas konata pleje pro siaj famaj frazoj “la komunikilo estas la mesaĝo” kaj “la monda vilaĝo”. Ili estas disvolvigita en lia verko Gutenberga Galaksio.
Li antaŭdiris la TTTn preskaŭ 30 jarojn antaŭ ĝia ekesto.
26 / EKSTERTERANA SURTERILO
Ĉu ni homoj estas solaj en la universo,aŭ ĉu estas vivo ekstere ĉe aliaj planedoj? Ie preter niaj limoj. Por la urbo de St John Alberta neniam estis hezito pri tiu demando, jes, jes. Kaj ili konstruis la unuan alteriĝejon por neidentigeblaj objektoj ( UFOs). La ebena, circla surterejo havas afiŝon kiu bonvenigas eksteranojn. En la jaro 1967 ĝi estis preta kaj malfermiĝis por la celebradoj de la centjariĝo de Kanado. Vizitis la lokon la nacia ministro de nacia defendo. Ek de tiu tempo vizitis ĝin Reĝino Elizabeto en 1978, Patrino Teresa en 1982 kaj milojn de turistoj.
27 / LA SUBTERA FERVOJO
Por sklavoj en usono kiuj riskis ĉion por kuri por libereco en Kanado helpantoj disdonis specialajn instrukciojn. Sekvu la nordan stelon al Kanado, vojaĝu nur nokte, kaŝiĝu dumtage kaj akceptu la helpon de partisanliberigantoj pere de la subtera fervojo. La fervojo estis kompleksa reto de fuĝvojoj al la landlimo. Pere de libro de kodoj kaj signoj bravuloj helpis la fuĝantojn. Oni kaŝis homojn en kie ajn, en kaleŝoj, en skatoloj. La koda nomo por la usono estis ‘nokta mezo’ kaj koda nomo por Kanado estis ‘tagiĝo’. Tridek mil refuĝintoj rajdis la subteran fervojon de ‘meznokto’ al ‘tagiĝo’ al nova tago kaj nova libera vivo.
28 / KORBOPILKO
Anaso sur roko simpla ludo de la mezepoko. Unu bravulo gardis grandan ŝtonon kun eta ŝtono supre de ĝi – la anaso. Li gardis ĝin dum aliaj ĵetis ŝtonoj por ĝin faligi. En 1891 James Nejsmith volis inventi endoman ludon por atletoj dum fridaj Kanadaj vintroj. Li memoris la infanan ludon kiu ludis kiel infano kiu uzis ŝtonojn. Tiu estis la komenco de nova sporto. Anstataŭ roko estas korbo kaj anstataŭ ĵeti ŝtonoj oni ĵetas solan pilkon. En 1891 la unuaj teamoj konkursis por trofeo en la ludo, korbopilko. Ĝi fariĝis unu el la plej popularaj sportoj kaj estis akceptita kiel sporto de la Olimpiado en 1936.
29 / ANNE DE LA DOMO de ‘Verdaj Gabloj’
Anne of Green Gables (t.e. Anna de Verdaj Gabloj) estas romano verkita de Lucy Mond Montgomery. Ĝi eldoniĝis en 1908, Mark Twain nomis ĝin “la plej dolĉa kreaĵo pri la vivo infana ĝis nun verkita”. La romano temas pri la vivo de juna orfino, Anne Shirley, de insulo Princa Edvarda. La libro furore sukcesis, kaj la aŭtorino poste verkis ĉ. 20 aliajn romanojn, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne. Pro tio ke la libro furoras en Japanio multaj infanoj lernas la anglan lingvon per angla akcento. Ili deziras imiti sian heroeton, rugzhara knabino kun spirito libera, simbolo de kutagxo kaj optimismo. Ekskursoj por lernejanoj regule vizitas la la domon de ‘Verdaj Gabloj’.Muzikaloj, filmoj kaj tradukoj abundas en multaj lingvoj.
30 / LA BATALO DE ATLANTIKO
La Batalo de Atlantiko estis la plej longdaŭra konstanta militkampanjo en la Dua Mondmilito kiu daŭris de 1939 ĝis la malvenko de Germanio en 1945. Ties komenco estis la ŝipa blokado anoncita la tagon post la deklaro de la milito, kaj la sekva kontraŭblokado fare de Germanio. La ŝipfrabrikejoj en Kanada, Nova Skotio, komencis rapide konstrui militŝipojn por protekti la konvojojn kiuj devis porti militvarojn kaj aliajn varojn al la Britoj. Miloj de Kanadaj maristoj partoprenis. Multaj pereis. La batalo de la Atlantiko havis pinton el mezo de 1940 al la fino de 1943. La konvojoj, venantaj ĉefe el Nordameriko kaj ĉefe irantaj al la Unuiĝinta Reĝlando kaj al Sovetunio, estis protektitaj ĉefe de la britaj kaj kanadaj ŝipaj kaj aeraj fortoj.
31 / LA SKIMOBILO
Mekantkisto sonĝis inventi transportilon kiu povis floso sur neĝon. En 1937 Bombardier imagis tion, pripensis desegnon, kaj organizis la fabrikadon de ĝi en maŝinriparejo en Valcourt, Kebekio. Bombardier ŝanĝis entute la teknologiaj formoj de transportiloj kies celoj estis traniri neĝon. La unuaj neĝmobiloj estis grandegaj por multaj pasaĝeroj por transporti homojn sekure dum la vintraj monatoj. Speciale necesaj en kampara Kebekio kie ili estis uzitaj por porti infanojn al lernejoj,por liveri la poŝton, kaj agi kiel ambulancoj
32 / THE JOLLY JUMPER / LA ĜOJIGA SALTIGILO
Tio kio estas necesa spronas iun inventi ion novan. Estis tiel por Olivia Poole kiam ŝi naskis sian unuan infanon kiu bezonis ion por fari por lin trankviligi. Olivia, kiu estis de deveno indiĝena, memoris pri kiel ŝiaj tribanaj patrinoj prizorgis siajn bebojn kiam laborantaj. Ili volvis la infanon en korbeton kaj pendis tiun de la pintoj de arbobranĉoj. Ili tiris la branĉojn suben. Kiam la branĉo reiris supren la infano povis por periodo salteti kaj esti amuzita. Olivia decidis fari novan por ŝia filo, Josefo. Ŝi uzis kotonan ŝtofon por la sidilo kaj la tenilo de hakilo, kaj rizorto farita forĝisto kaj jen estis preta. La ĝojiga saltigilo naskiĝis. Olivia estis la unua indiĝenino por ricevi patenton por inventaĵo en Kanado.
33 / LA KANADA SPACOBRAKO
Kiel oni povas ion inventi perfekte kiam oni ne povas provi la aparaton antaŭ ol uzi ĝin kiam vivoj kaj milionoj da dolaroj dependas de perfekta funkcio.Kanadanoj volis inventi ion kiu funkcius en nula gravito sub la streso de tersurfaca gravito. Tio estis la problemo kiu konfrontis la sciencistojn kiuj konstruis la Kanadan Spacobrakon kies celo estis konstrui la spacostacion kiu orbitas la teron. La spacobrako devis funkcii en alia mondo. Jen, jen la spacobrako eklaboras unuan fojon. Celebrado! Ja. Ĝi bone konstruas la spacostacion. La fiero de tuta nacio restis je unu artefarita brako.
34 / LA NEBULKORNO
Se vi iam provis navigi ŝipon en densa nebulo inter rokoj kaj rifoj en ŝtorma vetero vi scias kiel danĝera kaj timiga tio povas esti. Tio okazis al Kanadana fiŝisto kaj kiam en la densa nebulo kaj nesciante kie li estas li aŭdis sonon.Estas lia filino kiu ludas la pianon. Sed li rimarkas ke estas nur la malaltaj tonoj kiuj traboris la densan nebulon. En tiu momento li inventis la nebulkornon en sia cerbo, korno kiu daŭre protektas, gvidas, kaj avertas. Sur ŝipoj kaj ĉe lumturoj ili savis multajn vivojn.
35 / PACSOLDATOJ DE LA UN
En 1956 la politikaj stresoj inter nacioj pligrandiĝis en la mezoriento, speciale ĉe la kanalo Suez en Egiptujo. Eksplodemaj kaj agresemaj naciaj ambicioj pretis kaŭzi ankoraŭ alian militon. La ĉefministro de Kanado, Lester Pearson, proponis solvon ke la UN kreu taĉmentojn de pacsoldatoj kiuj povas stari inter la ontaj batalantoj por konservi la pacon. Ses mil soldatoj de multaj membroj de la UN gardus la pacon. La krizo malpliiĝis pro tiu plano de Pearson kaj pro tio li gajnis la Nobelan PacPremion. Ek de tiam pli ol okdek mil Kanadaj soldatoj laboris por la UN diversloke en la mondo por provi konservi pacon inter nacioj.”Ni ĉesigis la perdon de sango kaj vivoj tuj.”
36 / TEMPO-ZONOJ
Antaŭ la jaro —- ne estis simpla afero plani horarojn por transportaj sistemoj kai loka tempo nur estas akurata interne de urbaj limoj. Tio ne gravis ĝis kiam vi foriris de la urbo kaj malfruis por via laboro, aŭ maltrafis renkontiĝon. Enginiero Stanford Flemming helpis konstruis la fervojon kaj poste maltrafis sian menditan rajdon. Post longa nokton je la fervoja platform li vekiĝis al granda ideo. Ĉiu stacidoom tra la tuta nacio havu la tempon de specifa tempozono kaj konstrui tiuj tempozonoj ĉirkaŭ la terglobo. Dank’ al Kanado la transportaj sistemoj ĉie en la mondo funkcias laŭ akurate kaj facile rekoneblaj tempo-zonoj.
37 / LA ORSERĈADO EN LA YUKON
Ĝis Aŭgusto 1986 orserĉantoj en la Yukon jam por 2o jaroj havis nur magran sukceson. Nur kelajn uncojn ili trovis. Ĝis orserĉantoj vidis oron en rivereto ‘Rabbit’ kiu estis plena de deponoj de oro. La ‘Febro pri orserĉado en Yukon komencis. Ili venis de Usono, Kanado, Aŭstralio, Brition kaj Nov-Zelando. Ili devis vojaĝi trans montoj, riveroj kaj lagoj en frostego kaj ŝtromoj. Multaj ekiris, multaj mortis survoje. Nut manpleno de homoj vere riĉiĝis per la vendo de oro. En 1889 jam la fino de tiu episodo en Kanada historio, sed la Yukon estis konata kiel loko de legenda orsercado.
38 / LA BATERIO
La baterio estas simpla sed genia ideo. Kemia reakcio kiu produktas elektran kurenton. Komence baterioj estis grandaj kaj povis funkciigi nur fiksitajn aparatojn. Kanada scientisto —- inventis la baterion alkalan kiu permesis meti bateriojn en pli kaj pli etaj aparatoj. Li pruvis tion kiam li metis baterion en ludaŭteto kaj amusigis geamikojn. Tiu invento evoluis pli kaj pli por plifaciligi la vivosorton de homoj. Post jaroj la baterio ‘litia’ ŝajnas esti la baterio de la dudek unua jarcent.
39 / PAPERO
Por du mil jaroj la headlines de la tago estis presitaj sur papero farita el pulpa kotono aŭ ĉifonoj. Sed en la meza de la jarcento la industrioj ĵurnalaj, reportado, eldonadoj tiom multe kreskis ke ne eblis produkti per pulpa kotono. Prezoj soris alten. En tiu momento Kanadano kiu estis poeta verkisto pasia pri la presita vorto pripensis la jenon kiam dum vintro li laboris kun familanoj kiuj tiris arbotrunkojn el la arbaroj en Novaskotio apud Halifax. Li pensis ke li povis utiligi la fibrojn de ligno samcele, sammaniere por produkti paperon kiel uzita el kotono. Li devis iel adaptigi la metodon. Li produkts paperon kaj sendis leteron al la tagĵurnalo. La pruvo ne estis nur en la vortoj sed ankaŭ per la papero uzita, lia fabrikita. Nova material estis preta por monda aplikado de la presita vorto.
40 / BRAJLA PRESADO
Al la mano oni sentas levitajn simbolojn faritajn de pingloj kiuj reliefigas desegnojn. Por pli ol jarcento brajligi tekston de la presita vorto estis laboro pena kaj longa per la mano farita. Sed sonĝo inspiris unu viron. Li pensis pri maŝino kiu povis ĉion rapidigi. Li estis inventisto Roland Galinso kiu ŝanĝis ĉion tiurilate. Li povis pli ol cent vortojn minute traduki kaj presi en brajlo. Blindaj homoj de tiu tempo havis pli grandan elekton de libroj en brajlo. Roland estis mem duonblinda kaj pro tio rekte povis ĝui la rezultatojn de sia laboro.
41 / SPIONA SPECIAL ARMEA TAĈMENTO
Ĉu oni povas fieri pri la kreo de speciala spiona armea taĉmento kiu estas kreita por defendi Kanadon de malantaŭ la batalaj bordoj kaj inter la malamikoj. Reklamoj per radio anoncis” Ni ofertas unikan oportunon fariĝi atletoj, lerni kiel esti plej akurataj pafistoj, lerni ĉiuj sekretajn sciojn de spionadoj por helpi al partisanoj en konkeritaj teritoroj de Europo.” Dum la dua mondmilito Kanado kreis la unuan dresejan kampadejon kie oni dresis soldatojn kiumaniere kaŝi sin de la germanoj en Francio kaj en Germanio, por helpi la partisanojn kaj spione ŝteli informojn por transsendi al la Kanada armeo. Oni dresis virojn kaj virinojn en psikologiaj studoj, en komunikadaj studoj, en mortigaj studoj kaj praktikoj, studoj por konvinke malamikojn kaj ilin pereigi.
42 / GLACIHOKEO
Glacihokeo rapide fariĝis la nacia ludsporto de Kanado. Junuloj ĉe bienoj, en urboj, en vilaĝoj, ene de konstruĵoj aŭ ekstere ĉe glacio de lagetoj, aŭ sur frostigitaj lagoj kie ajn kie estis nivela glacio protektita de forta vento, tie junaj Kanadanoj glacihokeumis. La sporto evoluis inter 1840 kaj 1875 en Kanado el diversaj teamaj sportoj. En tio havis gravajn rolojn la tie garnizonigitaj britaj trupoj, kiuj la skotan ludon shinky aplikis en 1840. La unua vera glacihokea ludo okazis la marto 1875 en Montrealo inter docentoj kaj studentoj de la Universitato de McGill en Montrealo. Kanadoj plej parte fieras pri nia sporto de hokeo, la plej bona sporto kaj Kanadoj estas la plej bonaj praktikantoj de ĝi. Almenaŭ tion ni pensas sed ni eksportis la ludon al la mondo, kaj nun ni devas gardi nia reputacion. Tio povas esti malfacila afero.