NOREK 2017 Victoria, B.C., Canada

NOREK 2017 (Nord-Oksidenta Regiona Esperanto-Konferenco)
La Esperanto-Klubo de Vankuvera Insulo gastigos ĉiujn Esperantistojn
NOREK 2017 (Nord-Oksidenta Regiona Esperanto-Konferenco)
Kongresejo:  Paul’s Motor Inn, 1900 Douglas Street, Victoria, British Columbia
Datoj: la 22a de septembro ĝis la 24a de septembro, 2017.
Hotel-telefono: 250-382-9231  •  Senpaga: 1-866-333-7285  •  Fakso: 250-384-1435
Kongresprezo: $40 CDN (bonvole pagu je la unua vespero, la 22a de septembro)
Se vi planas ĉeesti kaj partopreni kune kun ni, bonvolu sendi retmesaĝon al <norek17.esperanto@gmail.com> kiel eble plej baldaŭ. Eĉ se vi ne antaŭe enskribus vin por la kongreso, kompreneble ni esperus ke vi venu, kaj ni bonvenigus vin, ĉu vi venas.
Krome, se vi volas mallonge sabatmatene prelegi aŭ vendredvespere prezenti — eble kun kantoj, teatraĵoj aŭ lumbildoj — bonvolu sciigi nin antaŭ la 10a de septembro kaj indiki vian proponitan temon, por ke ni povu aranĝi la konferencajn detalojn.
Vi povas aŭ partopreni en Esperantolingvaj gvidataj veturoj al la historia Brita-Kolumbia Leĝdona Asembleo kaj la Ĉina distrikto (senpage) aŭ vidi muzeo-ekspoziciojn pri la kanada heroo Terry Fox kaj pri la indiĝenaj lingvoj de Brita Kolumbio ($22 CDN/kreskulo aŭ $16/emerito). Kelkaj aliaj turismaj agadoj ankaŭ eblas en la bela provinca ĉefurbo de Viktorio, krom prelegoj, paroladoj kaj diskutoj (Esperante, kompreneble) kaj multe plu.
Se du noktoj en la motelo Paul’s jam estas tro multekosta por vi, estas aliaj opcioj, inkluzive de kelkaj gastejoj en Viktorio; bonvole retpoŝte korespondu al ni.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.