La Kukumo La kukumo kaŝas sin en verda vestaĵ’ Ĝi vin ŝokos, ĝia elsalta aperaĵ’! Kiam vi levas foliojn kun bedaŭro Verme timigos ia kukumosaŭro.
La Terpomo Terpomoj, kion vi faras sub la tero? Tiom da vi grupiĝas interplektiĝe La fungoj klaĉas pri incesta amoro Terpom-mienoj intrigas renkontiĝe!