La Florbrasiko La florbrasiko plenigas palan cerbon Per sekretaj la seksvivoj de ĉiaj Plantoj ; pri fruktiĝaj klaĉoj plej diversaj. Skribas kuratore en karnecan lobon Notas verdajn fantaziojn, fiorgiaj Volvas node en pensigaj vegetkodoj Sekuro de amoroj en grizaj faldoj, Pro mitozosporaj perfid-fungoj fiaj. Nesekse reproduktiĝantaj spionoj. Sub grunda policanaro de ĝardenoj.
La Karoto Ĉu ni punu seksvoremajn la karotojn Kiuj fikas arde teron sen permesojn Firme, rigide, per daŭraj plonĝaj agoj Dum ĉiaj la someraj varmegaj tagoj Ili emas terpatrinon plezurigi Neniam pensas reagon pridemandi. Ĉu ni boris bone? Ĉu ni faru plie? La Terpatrinon homoj perfortas scie. Senkulpa karoto laŭnaturas pie.
La Cepo La cepo amas sin ĉirkaŭbrake Premas amore ĉiutavole. Diafane ĝia haŭto urĝas. Pli profunde,pli profunde volas La cepo vokalumas sensone Dum O,o,oj,oj etumas globe Ĝis travidebla koro plej amata Aperas kiel punkto ‘Omega’. Se Evo manĝis biblie cepon Ĉu estus pli da homaj ploroj Pli da amoroj aŭ homaj gloroj?