TEILHARD, ‘GRANDA HISTORIO’, KAJ RELIGIO; RIGARDU ENEN ( Prozo )

TEILHARD, GRANDA HISTORIO, KAJ RELIGIO; RIGARDO ENEN

Eseo de John F. Haught en la aŭtuna 2015 Raporto 71 de la Asocio Teilhard estas leginda por ni rotarianoj kaj parolantoj de Esperanto. Mi klarigu.

La eseo komecas per la sekva paragrafo:

“ Diversaj kleruloj nuntempe estas provantaj konekti la historion de homaro al la scienca rakonto de la universo. Ili nomas la projekton, ‘Granda Historio.’ ‘Granda Historio’ estas nova ĉar la scienca rakonto de la universo estas nova. Nur dum la pasintaj du jarcentoj sciencistoj malrapide ade kunmetis, kelkafoje eĉ senintence, kosman rakonton kiu multe pli ekspancias la homan vojaĝon de la planedo Tero. Geologio, biologio, paleontologio, arkeologio, astrofiziko, kaj aliaj sciencoj nuntempe kunligas vivon, menson, kaj homan histrorion ĉiam pli sinteze al la nova rakonto de la fizika universo kies fundamentaj trajtoj …estis aranĝitaj de la komenco tiel por ke la universo viviĝu kaj eventuale vekiĝu pere de la apero de menso, moralo, kaj ‘spirito’.”

“… Tiu-ĉi dimension de ‘interneco’ iĝis pli intensa, kvankam ne sen retroiroj, de la komenco de la origino de vivo preskaŭ antaŭ kvar bilionoj de jaroj, sed la fizika preparado por la estiĝado de konscio kaj ‘estula interniĝo’ estas parto de la kosma rakonto ek de la komenco. La ‘Interna Rakonto’.. estas tempe ĉieekzistanta kun la ‘ekstera rakonto’…  (studeblinda per http://www.teilharddechardin.org/scienco.)

Laŭ mia opinio por ke scienco estu helpa, avantaĝa, kaj bone evoluiga por la homaro, ĝi nepre devas esti sub la kontrolo de la ĉiame evoluiĝanta memkonscio de la interna vivo de la homoj. En tiu senso la estiĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj de aliaj moralaj sentoj estas elmontoj de longa tempa evoluo de konsciaj homaj kulturoj. Ni daŭrigu tiele kiel rotarianoj, civitanoj kaj geesperantistoj-homaranoj.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.