tankaoj ( Poemoj )

5/7/5/7/5 Tankao

Tankao Por Vi

“Pro suno dankon!

Ĝi alvenis post uzo

via, ne mankon

Sentas de rotacio

Tra fajra kosmo”

 

Tankaoj pri progreskaptiloj

Eŭfrata bord’!
Lulilo Sumeria.
Peli akvon por-
Ideo tre genia-
Krom vaporiĝo

Irigacio!
Salto al cilizaci’
Agrikulturas –
Rikoltoj kreskas ĝis la
Salo invadas!

Pli da nutraĵoj
Pli da homoj kaj dioj
Pli da homleĝoj
Pli da komerca lert’ sed
Latenta falo!

La salŝtonoj
De intaj oceanoj
Kuŝis malice
Dezertigi la deltojn
Dum, dum, dum jaroj.

Tero sorbas la
salerojn el akveroj
Grundo amara
Sumerio- dezerta
Kolapso landa

Historio de
Irigacio diktas
Enketu pri efikojn
Jaroj antaŭe!

radair’ per ĉevalĉar’
aŭta transporto
progreso senekzerca.
Iru gimnastikejon

piŝta motoro
karbona haladzo tro
Olea epok’
Varmiga al klimato
Detrua progresilo

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.