Principoj por Etika Ĵurnalismo. ( Prozo )

Principoj por Etika Ĵurnalismo.

Ĵurnalistoj havas la devon kaj privilegion serĉi kaj raporti la veron, instigi civitan debaton por konstruadi niajn komunumojn, kaj servi al la publika intereso. Ni vigle defendas la rajton sin esprimi libere kaj rajton de la gazetara libero garantiita per la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberoj.

La socian fidon al jxuranilistoj, ni devas reciproki  pere de etika praktiko de nia metio respondece, kun respeko al niaj kuncivitanaj rajtoj.

 

NI PENAS POR PRECIZECO KAJ JUSTECO.

Ni evitas ke biasojn influu niajn raportojn. Ni sciigas ajnajn konfliktojn de interesoj. Ni donas al la publiko, al firmaoj aŭ al organizaĵoj kiuj estas kritikitaj en niaj raportoj la okazon por prezenti iliajn vidpunktojn antaŭ la eldono. Ni respektas homajn civitanajn rajtojn, kiuj inkluzivas la rajtojn de privateco kaj de justa kortuma procedo. Ni ne ŝanĝas fotojn, videojn aŭ sonojn tiel, ke ni erarigas la publikon.

 

NI ESTAS SENDEPENDAJ KAJ TRAVIDEBLAJ.

Ni ne donas preferitan trakton al reklamantoj kaj specialaj interesoj. Ni ne akceptas aŭ petas donacojn de tiuj, kiujn ni priraportas. Ni ne raportas pri temoj en kiuj ni havas financan intereson. Ni ne partoprenas en movadoj kaj aktivecoj pri kiuj ni traktas. Ni ĝenerale ne kaŝas niajn identecojn. Kiam, je raraj okazoj, reportero devas resti anonima en la publika intereso, ni  klarigas la kialon.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.