El mia koro foje poemis
Vort-fingretoj, oreletoj paraj,
Akuŝintencoj miaj karaj.
Ĉu poem-id-ulo naskita antaŭtempis?
En hospitalo jen
Nud-vundeblas ĝi sub neona zum’
Sur post-naskiĝa kov-kusen
sub elektra lum’?
Mi volis tuŝi ĝin
Sed ekestas tim’
Muro baras min de mia bebo –
De vivanta mia haŭt-fald-uleto.
Ĉu sufiĉe belas? Ĉu mi kompetentis?
Nun manlevas ĝin la kuracist’.
La kritikist’, la eldonist’
Vangon premas mi en la persist’
Al naskeja mur’ kiu baras min.
Ĉu isto volas ke mi plue moldi ĝin?
Por plaĉigi iun aljuĝist’
Mi faru?
Ne, ĝi vivas kaj poemas
El mia koro!
Nuda, neperfekta sed
Mia.