Rotario
Ĉu tio kion mi pensas, diras aŭ faras:
- Respondas al vero?
- Ĉu ĝi estas prava por ĉiuj koncernatoj?
- Ĉu ĝi promocias bonan volon kaj pli bonajn rilatojn de amikeco?
- Ĉu ĝi estas avantaĝa por ĉiuj koncernatoj?
Ni ‘Rotarianoj’ voĉumas tiujn vortojn je la komenco de ĉiu kunveno. La vortoj sugestas al novuloj kaj al la ekstera mondo ke ni estas ‘serĉantoj por la vero’; ke ni pensas ke la vero estas trovebla; ke ni demandas ĉu ke la vero estas pravigebla kaj avantaĝa por ĉiuj koncernatoj;finfine ke ni pensas ke la bono estas identigebla.
Ni asertas nedirekte ke moralaj kaj etikaj valoroj estas identigeblaj.
Ni ne rilatas la identigon de valoroj al iu specifa relegio, sekto, nek al politika nek al scienca dogmo.
Ĉu pro tio ni, rotarianoj, estas liberaj, tiel nelimigitaj serĉi por si mem la veron kaj por provi esti kiel eble plej bonaj en niaj traktadoj kun samvivuloj sur la terglobo.
Ĉu iusence la kvar ‘demandoj de RI ‘ indikas ke ni supozas ke estas ia baza, senvorte intuaciita tutgloba interkonsento pri tio kio estas la vero, la morala etiko por interpopolaj rilatoj ĉu personaj, ĉu landaj? Ĉu la deklaracio de homaj rajtoj ĉe UN kaj la bazaj principoj de la Zamenhof ‘homaranismo’, kaj ‘ora regulo’ trovita en la plej multaj konfesioj ne agordas kun tiu supozo.
Finfine, ĉu ankaŭ scienco pretas akcepti ke etikaj kaj moralaj valoroj estas indentigeblaj? Por respondi al tiu demando, mi ne pretas. Tamen, mi referencas al kelkaj pensuloj, filosofaj: al Teilhard de Chardin, al Michael Polanyi, kaj al Sam Harris de ‘Projekto Racio’, www.project-reason.org.
Alfabetigo – Majo / 2015
Mi okupiĝas ankoraŭ pri alfabetiga projekto en mia antaŭa klubo, la Rotaria Klubo de Sidnejo Apud la Maro en Pacifika marbordo de Kanado. Kvankam ke mi membriĝis al la nia E-klubo Rotario Esperanto oni petis ke mi kompletigu raporton por la klubo pri estontaj agoj por alfabetigo.
Mi rekomendis ke la loka klubo en la venonta jaro la subtenu la Projekton ‘La Rajto Legi’ en mia provinco de Kanado. Tiu projekto konstruas librejojn en la plej distance apartigitaj komonumoj trans Brita Kolumbio. Temas ĉefe pri vilaĝoj de la ‘unuaj popolanoj’ de la provinco, la tiel nomataj ‘Unuaj Nacioj’ ofte ankaŭ nomitaj ‘indiĝenaj triboj’.
Senalfabetigo inter tiuj grupoj estas alta. La ‘indiĝenaj’ triboj strebas por pli, kaj plu vivigi siajn proprajn lingvojn. La grupoj estas: Babine-Ŭetsuwxeten, Kastora, Bella Koola, Karrier, Ĉilkotin, Komox, Koŭiĉan, Kri, Gitsan, Hajda, Hajsla, Halkomeem, Heiltsuk, Kaska, Klallam, Kutenaj, Kŭkiutl, Lilluet, Makah, Nisgaa, Nuuĉahnulth Nutka, Okanagan, Sechelt, Sekani, Ŝuswap, Slavej, Skamish, Stolo, Saliŝ, Tahltan, Tompson, Tlingit, Tetsauts, Tsimŝian.
La angla lingvo fariĝis la deviga lingvo de edukado dum la frua historia periodo de koloniado. La setlantoj provis per deviga edukado en Dormejaj Lernejoj, kie idoj de la indiĝenoj estis kontrauvole tenitaj, kaj alfabetigi ilin al la angla kaj senparoligi ilin rilate al denaskaj siaj lingvoj.
Nek unu nek la alia provo plene sukcesis.
Mia propono estas ke Rotaria klubo, Sidnejo Apud La Maro, subtenu la alfabetiga projekto de la triboj pere de la projekto ‘La Rajto Legi’ ĉar la projekto estis farita de Rotario brak-al-brako kun la Altestimata Guvernestro Steven Point, tre fama kaj renoma ‘indiĝena Rotariano en Brita Kolumbio. Tiu projekto konstruas librejojn en la kamparaj, insulaj kaj senurbaj vilaĝoj. Rotarianoj kolektas librojn, aĉetas facile kunmeteblajn ejojn jam konstruitaj en sekcioj kaj pagas transporton.
Ni deziras ke tiuj novaj librejoj funkciu por antaŭenigu la alfabetigon de la tribaj popoloj rilate al la angla, sed ankaŭ rilate al denaskaj lingvoj kiuj estas nun ankaŭ skribitaj.