Mi elektis vojaĝi per kanoto sur lagoj kaj riveroj de Kanado. Oni povas diri ke tio estas mia plej bona hobio. Kiel juna knabo, mia instruistino de legado prezentis al mi la libron de Kenneth Grahame,’Vento En La Salikoj’. La libro estas pri aventuro de talpo kaj aliaj bestetoj. Kiam Talpo por la unua fojo spektis riveron – jen la priskribo:
” Li neniam en sia tuta vivo estis vidinta riveron – glata, sinua, kiel tutfortika besto, postkuranta kaj riditanta, permane tenanta objektojn per sono de glugloj, kaj postlasante ilin per ridego, por ĵeti sin sur novajn ludamikojn, kiuj skue liberigis sin, kaj estis kaptitaj kaj tenitaj denove. La tuto estis ekskuetoj kaj ektremoj – fluo kiu glimas, fulmetas, fajreras, brilegas, susuras kaj kirlas, babilas kaj bobelas. La talpo estis ensorĉita, ravita, fascinita. Apud la bordo de la rivero li trotis kiel oni trotas, kiam tre malgranda, je la flanko de viro kiu tenas vin en ekstazo per rakontoj ekscitaj; kaj kiam finfine laca, li sidis sur la bordo, dum la rivero daŭre al li babilis, babilada procesio de la plej bonaj rakontoj en la mondo, senditaj de la koro de la terglobo por esti aŭditaj fine per la nesatigebla maro.”
” Kredu al mi, mia juna amiko” ( diris Talpo ) ” Estas nenio – absolute nenio – eĉ duone valora por fari ol simple malordigadi en boatoj.”
La aventuroj de ‘Talpo’ gvidis min al la hobio de boatado en lagoj kaj riveroj. En mia hejmpaĝo klaku je ‘aventuroj’. Tie vi povas spekti albumojn pri miaj riverboataj, velboataj kaj kanotaj aventuroj.
Mia retejo estas: wallydutemple.com