Justa komunikado Por Insuloj, ‘Submaraj’?
Pasintjare mi vojaĝis aviadile al Franca Polonezio kie Paul Gauguin, Jacques Brel, kaj Thor Heyerdahl ion serĉis, ĉu izoliĝo en vulkana arkipelago de tropikaj palmoj de la Sud-Pacifiko. Ĉi-jare mi flugos al vulkaneca Islando, kie estis verkitaj famaj sagaoj de la Nord-Atlantiko. Dum jarcentoj ĉiuj, tiuj insuloj restis tute izolaj rilate al komunikado parola, kiam transporto de varoj kun kiu ajn ekstera mondparto dependis de boatetoj kaj apenaŭ eblis. Mi iras tien por la 98-a Universala Kongreso de Esperanto kies kongresa temo estas: ‘Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj’.
Tian izoliĝon de insuloj Islandaj kaj Poleneziaj substrekas du verkoj. Thor Heyerdahl konstruis la ŝipeton, ‘Kontiki’ kaj verkis rakonton pri vojaĝo de Peruo al la insuloj ‘Marquesas’ por pruvi teorion pri enloĝiga migrado de Peruo. Tim Severin konstruis la ledan boateton ‘Brendan’ por pruvi la veron de la Mezepoka teksto,’La Navigacio,’ kiu priskribas la vojaĝon de pastro Brendan de Irlando al Islando en la naŭa jarcento. La vojaĝoj per boatoj el ledo kaj ligno pelitaj per veloj kaj remiloj restas en kulturaj memoroj ĉu skribaj ĉu parolaj. De Islando, monatojn oni devis batali kontraŭ ventegoj kaj ondoj kaj maraj kurentoj por akiri produktaĵojn de kontinenta Europo. La Poleneziaj insuloj estis same izolitaj sed en pli varma klimato. La evoluiĝo de transporto iom post iom havis rimarkeblan efikon por la socia sekureco de insula kulturo. Iom post iom la teknikaj disvolviĝoj ankaŭ ludis tre gravan rolon en la malpliigo de izoliteco. Hodiaŭ ĉiuj, tiuj insuloj estas kunligitaj pere de la elektronika komputila reto, la tiel nomata ‘tut-tera teksaĵo’. La foto de la terglobo de la luno farita de la astraŭnoto John Glenn, kaj la ebleco aŭskulti al elsendoj de spacoŝipoj ne nur pensigas nin ĉiujn ke ni loĝas en tergloba vilaĝo sed ke ni ĉiuj loĝas sur globa insulo en la kosmo. ‘Islando’ kaj ‘Tahiti’ nun estas insuloj sen izoliĝo komunika aŭ transporta kaj endas esti respektitaj kaj valorigitaj kiel gravaj partoj de la monda komonumo. Espereble homoj ĉe la ‘kontinentoj terofirmaj’ vere perceptas tion, nuntempe? . Remoru ke militpretiĝantaj ŝtatoj malbone traktis insulojn dum la tiel nomata ‘malvarma milito’.
Mi deziras paroli pri ‘justa komunikado’ inter homoj ĉe insuloj kaj homoj ĉe la kontinentoj sed kiom da insuloj kaj insulanoj pli ekzistos post 20 jaroj? Mi volas pensi pri solvoj por lingvaj problemoj, ĉu per aŭtomataj tradukiloj, ĉiam pli akurataj kaj rapidaj, kiuj permesos al ĉiuj uzi la propran lingvon kaj senĝene komunikadi. Mi emas skribi pri planlingvo, Esperanto, kiu estas science evoluigita lingvo apartenanta al neniu aparta nacio aŭ historie ekskluzivema grupo ke ĝi fariĝu la tutmonda helplingvo, tiel ke ĉiuj daŭre uzu la propran nuntempan lingvon por enkomunuma kontakto kaj la helplingvon por interkomunuma. Sed necesas respondi al tiu demando de plia ekzistado de insuloj unue. Justa komunikado por insuloj inter lingvokomunumoj estas rajto kiu malaperos sen batalo se tergloba plivarmiĝo kaŭzus la troan altigon de marniveloj. Ĉu homa progreso povas halti la leviĝon de la maraj akvoj? Ĉu la verda revolucio de nova teknologio vere ekestos plene?
Por havi opinion pri tio necesas studi la historion de ‘progreso’. Progreso ĉiam pasinte fariĝis progresa manio kaj sekve la nova metodo iĝis ‘progreskaptilo’. La jena teorio bone prezentas du aŭtoroj; Ronald Wright en sia libro “Mallonga Historio de Progreso”; kaj Jared Diamond en sia libro, “Disfalo”.
Progreso estas homa koncepto kiu ofte implicas la inventon de iloj por produkti plian kvanton da io kaj malofte referencas al kvalito. Ekzemple, kiam homoj estis plejparte ĉasistoj ili inventis pli kaj pli novajn ĉasilojn kaj teknikojn por ke oni povu amasmortigi bestojn. Oni evoluis la metodon peli bestojn trans klifojn de kanjonoj kaj faligi ilin al amaspereo. Ili faris tion tiel sukcese ke en diveraj lokoj postsekvis malsato pro manko de pliaj bestoj. Homoj pelis speciojn post specioj al malekzisto. Jen la unua ‘progreskaptilo’.
Ankaŭ agrikulturo fariĝis senrimarkite speco de homa kaptilo. La ‘mezoriento’ estis unu el kvar regionoj de la mondo kie argrikulturo evoluiĝis sendepende je proksimume la sama epoko. La aliaj lokoj estis en la ‘fora Oriento’, en Mezoameriko, kaj Sudameriko.
Proksimume je la sama tempo kiel la eltrovo de agrikulturo homoj decidis domestigi bestojn. Ĉasado fariĝis domestigo de bestoj, kaj kolektado fariĝis agrikulturo. Dum oni kultivis la tergrundon en Sumerio oni serĉis por novaj metodoj pli grandigi la rikoltojn. Ili eltrovis irigacion, la venigo de akvo de la riveroj per kanaloj por inundi la sekan grundon. Ili faris pli kaj pli grandajn rikoltojn. Sekve, homoj generis pli grandajn familiojn. Homoj konstruis urbojn, monumentojn, hierarkiojn, mitojn, kaj civilizaciojn. Ne estis penso pri la ekologiaj limigoj de la kresko. Kanalojn oni longigis, enloĝantaro pliiĝis, kaj oni ne pli gardis nevalajn kampojn. Homoj ne sciis ke ‘irigacio’ por ili estis deloga, periiga ‘kaptilo de progreso’. Ju pli da akvo ili metis sur la grundon des pli da salo post restis ĝis la salo detruis kaj grundon kaj rikoltojn.
La salo en la montoj kaj valoj solvigxis en la akvon de la riveroj dum ili serpentumis al la maro. Kiam homoj redirketis la akvon sur sekan grundon multe da ĝi vaporiĝis kaj la salo restis por malfekundigi la kreskokapablon de la grundo. Post kelkcentjaroj la grundo saliĝis ĝis tritiko ne povis bone kreski. Per la jaro 2500 B.C., nur 15% de la rikolto estis tritiko. Per la jaro 2100 B.C. tute ne eblis kreski tritikon en Ur. Per 2000 B.C., la skribistoj notis ke la tero ‘blankiĝis’. Jarcentoj de la historio de la civilizacio de Sumario finiĝis per kolapso. Politika potenco iris norden al Babylon kaj Asirio. Poste la sama ciklo de degenero de la natura medio repetiĝis emperio post emperio ĝis apenaŭ restas fekunda tero, kaj ĉie restis la blanka polvo de progreso. Simila progreso okazis en riveraj stepoj de Egiptujo kaj Pakistano. Neniu ŝajnis kapabla lerni de la pasinteco.
La avertoj pri la detruo de naturo de la ‘klubo de Romo’ , kaj deklaroj de sciencistoj mondskale ĝis nun ne malrapidigis la detruon de la natura medio. Pli kaj pli da aŭtoj bruligas oleon kaj produktas gasojn kiuj retenas la tervarmon. Senarbigo de la tero daŭre pligrandiĝas kaj simile al la sorto de Paska Insulo, kies enloĝantoj forhakis ĉiujn arboj pro dogmoj kaj rivalecoj, ankaŭ nia planeda hejmo endanĝeriĝas.Pro konataj kaŭzoj la monda temperaturo altiĝas ade. Post ne longe la maro ĉe la Kanada Arkto estos sen glacio. Glaciamasoj aĝaj multjarcentoj akviĝas en la antarkta regiono. Kio okazos al la ringoformaj insuloj formitaj de koraloj. Kio plej gravas nun ĉe atolo, debato pri lingva justeco, aŭ ĉu pri plia ekzisto mem?
Evidente teknologia inventado, la ĉiama eltrovo de novaj progresiloj, ofte misdirektas eĉ malhelpas homan socion. Multe pli ol novaj iloj, ni bezonas novan paradigman salton, la ‘aha, ja jesa’ momento de nova mondkoncepto, ke homoj ne estas ĉiopotencaj kvazaŭ dioj kiuj povas regi la mondon senkonsidere pri la natura medio.
Kreskas sxajne ade sed estas neata la nova perspektivo ke la homoj estas kaptitaj de la ‘progresmanio de industria kresko kaj konsumando’ bazita je dogmo de ‘ĉionkapabla kapitalismo’. Konstato tia subhaŭte varmigas la sangon de pli kaj pli da homoj kiuj sentas sin ne aŭskultataj same kiel ni, Esperantistoj, kiuj pledas por ‘lingva justeco’. La nova perspektivo ke la ŝtata ekonomio devas funkcii kiel subekonomio de la pleneda natura medio fariĝas pli kaj pli forta kaj akceptata. Nenormala vetero, ŝtormegoj, inundoj ade helpas konvinki tiujn kiuj ankoraŭ estas ‘klimatŝanĝneantoj”.
Novaj persepektivoj naskas novajn historiajn epokojn. Nova epoko, kiam ĝi okazos, estos tiel rapida kiel la dispecigo de la Berlina muro. Esperanto estu forta, kaj preta por alporti lingvan justecon ne nur por insuloj sed por la tuta homaro. En tiu epoko de ekologia kunekzisto inter homoj kaj ĉiuj mondestaĵoj, kun establitaj limigoj al ekonomia kaj homara kresko, ekfunkciu ankaŭ ekologia kultura-lingva egaleco pere de Esperanto.
La homaro jam spertis multajn dramecajn revoluciojn – saltegojn, ekliberiĝojn preter malnovaj limoj. Ni eltrovis la uzojn de fajro kaj la rado, lingvo kaj skribo. Ni trovis, ke la tero nur ŝajnas esti ebena, kaj materio solida; la suno nur ŝajnas ĉirkaŭi la teron. Ni lernis kiel komuniki, esplori.
Ĉiuj, tiuj eltrovoj prave nomiĝas “paradigmaj saltoj,” termino enkondukita de Thomas Kuhn, scienca historiisto kaj filozofo, en lia grava verko de 1962, ‘La Strukturo de Sciencaj Revolucioj.’ ….. ”
Marilyn Ferguson definis bele la terminon ‘paradigma salto’ en sia verko, ’La Akvoportanta Konspiro’.
Paradigmo estas strukturo de penso kaj plano por la kompreno kaj klarigo de certaj aspektoj de realo. Paradigma salto estas tute nova maniero por konsideri malnovajn problemojn. La nova paradigmo faras pli ol la malnova, prognozante rezultojn pli prave, kaj ĝi malfermas pordojn kaj fenestrojn al nova esplorado. Pro la supera povo kaj amplekso de la nova ideo, ĝi devus rapide venki, sed tio preskaŭ neniam okazas. La problemo: oni ne povas kapti la novan paradigmon sen forlasi la malnovan. Nia mondo estas ankoraŭ kaptita de la malnova koncepto ke “homoj povas ĉion kontroli. Nia aktiva malakcepto de realeco tia montras ke oni ne povas kompreni novan mondkoncepton iom-post-iome. Ĝi devas okazi tute kaj samtempe. La novan paradigmon oni ne elrezonas, sed eke kaptas.
La mondo preskaŭ ĉiam akceptas novajn paradigmojn malvarme, eĉ kun mokado kaj malamikeco. La eltrovoj estas atakitaj kiel herezaĵoj; ekzemple, la eltrovoj de Copernicus, Galileo, Pasteur, Mesmer. La ideo unue ŝajnas strangega, eĉ nebula, ĉar la eltrovanto faris intuan salton kaj ne, ĝis nun, havas sufiĉan atestaĵon. Sed la nova paradigmo fine venkas.
Ĉiutage oni nun povas vidi kaj sperti la kosmajn realojn. Teleskopoj kiuj kiel satelitoj ĉirkaŭas nian terglobon montras al niaj okuloj kaj cerboj misterojn de la galakcioj. Mikroskopoj montras al ni la etetan mondeton de ĉeloj kaj atomoj. Historio instruas al ni ke la teknologiaj progresiloj de hieraŭ kiuj gvidis la homaron al plia kaj plia kresko de populacio kaj detruo de la natura medio devas ne esti akceptaj hodiaŭ.
Ni ŝajne lernas sed amase per social-ordo malakceptas ke ni evoluis el la naturo el kiu ni estas partoj, ke ni estas neperfektaj estaĵoj, kiuj jam faris multajn erarojn. Kiam aviadilo surtere pereas ĝi postlasas ‘nigran skatolon’ kiu indiktas la kaŭzon de la paneo. Kiam civilizacio kolapsas historio povas montri al ni la kialojn. Ni iras antaŭen al globa pereo aŭ ni lernu de niaj eraroj.
La nova paradigmo de ‘planeda, globa vilaĝo en kiu scienco kaj religio ne kontraŭdiras unu la alian’ kiun homoj nun nebule konscias sed baldaŭ universale trumpetos por sia propra saviĝo, sendube havas la bezonon por tergloba lingvo, ĉar ties esencon nur povas ekspliki vere globa, neutrala lingvo kiel, Esperanto.
Finfine, estas nur ni sur kosma planeda hejmo kiuj endas trakti unu la alian egale kaj respektoplene kaj gardi la naturan medion de akvo, grundo, aero, kaj kunvivaĵoj.
Ĉu multaj homoj antaŭvidis la renversigon kaj dispecigon de la Berlina Muro? Same nuntempe estas malfacile antaŭvidi la oficialan akcepton de Esperanto, aŭ de pludaŭrigo de nia homa civilizacio en globigita, integrita mondo kiu estas malpli ‘regita’ ol iam ajn antaŭe rilate al la protekto de la biosfero, ŝanĝo de klimato, paco kaj sekureco. La U.N. nur ŝajnas funkcii sed la potenchavuloj en la naciaj registaroj, marionetoj de aliaj plutokratoj vere neas, nuligas la indajn emojn de la plejmulto. Sub la surfaco, ene de la monda perceptado de la homaro baldaŭ ekaperos la paradigma salto de la potenca plejmulto kaj, ‘dissaltos la obtsinaj baroj’. Tiuj, kiuj semis siajn ideojn sur rokaj terenoj de la pasinteco espereble postlasos al siaj gefiloj la ekfloron de granda, subita paradigma salto de transformiĝo persona kaj socia.
Verkis
Wally G du Temple (gdut-x)