Ŝakaro de Christian White en la Kanada Muzeo Pri Civilizacioj
Christian White, fama kanada artisto, desegnis kaj skulptis el aragono aron de sakfiguroj en delikataj formoj de bestoj. Por la ‘episkopo’ li elektis ian artan formon de rano. Kial?
Laŭ la indiĝenaj rakontoj la rano posedas specifajn kvalitojn. La energio de rano estas puriga kaj saniga. La energio de rano similas al energio de akvo. Rano instruas al ni, ke ni donu honoron al niaj ploreroj. Ĉiuj ritoj pri kaj per akvo apartenas al la rano.
Akvo preparas kaj purigas la korpon por sanktaj ceremonioj. La rano kiel ni komencas la vivon ene de akvoj ĉu en la utero, ĉu en la lago. Rano lernas salti post eliro de la akvo. Homoj lernas rampi kaj paŝi.
La transformiĝo de rano al adulta vivo preparas ĝin estiĝi potenco por voki la helpon de akvo. Kiam la tero estas seka, kiam la homa korpo aŭ spirito estas malpura, la rano scias kion fari por havigi la subtenon de la akva spirito.
En Majaoaj kaj Aztekaj kuracaj ceremonioj, ŝamanoj tenis firme la penson kaj figuron de rano kiam ili per siaj buŝoj spruĉis akvon sur la korpojn de homoj por purigi ilin ne negativaj, malbonaj energioj.
La kanto de la rano parolas al la ĉielo pri nova vivo kaj harmonio.
Ĉu ne estas nun tute klare kiel la ŝaka episkopo en la ŝakaro de Christian White en la Kanada Muzeo Pri Civilazacioj havas la formon de rano?