Pri Poezio ( Prozo )

ON POETRY / PRI POEZIO

Rex Murphy, “Rememortago,” telesendita de la
CBC-a The National, la 12-an de novembro 2015.

Traduko de Wally Du Temple

Poezio kaj memoro estas patrino kaj filino. La grandaĝaj mitologioj diras tion al ni. En tempo antaŭ raportoj, eĉ antaŭ skribarto, poezio estis la maniero per kiu grandaj eventoj, kaj la emocioj kiujn ili ekscitis, enfiksiĝis en la popola memoro.

Milito kaj poezio ankaŭ estas antikvaj kunuloj. Ĉiu nacio kaj tribo rakordis ĝiajn batalojn, venkojn kaj perdojn per verso. La ekirpunkto de poezio en la tuta okcidenta mondo estis la Iliado de la blinda bardo Homer, la epopeo de la sieĝo kaj la falo de Trojo, milita poemo. Hodiaŭ en la mondo de Fejsbuko, Tvitujo, kaj la impeto de la interreto, la ligiloj restas: poezio, memoro kaj milito. La ceremonioj de la Tago de Rememoro antaŭ ne longe pensigis nin pri tio.

Krom eble nur la simbolo de la ruĝa papavo, En Flandraj Kampoj estas la plej konciza kaj brulanta elvoko de emocioj sentataj de homoj, kion ili ŝatus mem esprimi, pri la interplektitaj afliktoj de tiuj, kiuj amis, suferis kaj mortis dum milito. Multaj el ni lernis tiun mallongan, malĝojan kaj ĝentilan poemon en lernejo. Kaj kiom ajn ofte ni aŭdis ĝin aŭ silente recitis ĝin kiam okazaĵo postulis tion, la poemo neniam tedigas nin. Ĝi retenas la potencon por frapi la koron kaj transdoni respekton nur kiel povas fari la poezio.

La Unua Monda Milito alidirektis poezion de la celebrado de herooj kaj la grandaj faroj de militgrafoj kaj reĝoj — la nocio de triumfo — al la pli larĝa vokvoĉo: la ĝenoj de la marŝantaj soldatoj, la infanterio, la homoj en la tranĉeoj, la pezega, akra suferado de milito. La poemoj de Wilfred Owen — Owen si mem mortis nur sep tagoj antaŭ la Tago de Armistico — priskribis ilian rakonton kiel neniu antaŭ si, kun kompato kiel sia temo, kaj ne celebrado.

Rupert Brooke, alia poeto de la Unua Monda Milito — “Se mi mortus, nur pensu jenon pri mi” — kaptis la grandan ondon de perdo, kiu inundis tutan Anglion pro la mortado de junaj soldatoj en iuj fremdaj kampoj.

Aflikoj potencigas patriotismon, kaj poezio fortigas malĝojon. Ni konstatis tion, kiam la vortoj de Kanada aviadisto kaj poeto, kiu mortis en la milito kiam nur dudek-unu jaraĝa, estis citita de Prezidento Ronald Reagan dum honorigkondoleco post la tragika eksplodo de la kosmopramo Challenger. La fama frazo de Alta Flugo de Magee pri ĉielen-glisado for “de la ĉagrenaj ligoj teraj” estis la plej korŝira ero de tiu alparolo.

Kaj kiam ni ĵuras “Pro timo ke ni forgesu,” la vortoj de ĉi tiuj poetoj estas tielaj, ke ili helpas al ni honori tiun ĵuron. Ĉiun novembron 11-an — tiel multe kiel la ceremonioj, la muziko, la momento de silento — la poezio de la tago jungas memoron kun emocio. Nu, poezio ne estas preĝado, sed ofte ĝi tiom proksimiĝas al ĝi, ke ni ne povas noti diferencon. En Flandraj Kampoj estas mirakla verko tiaspeca — la fluado de rektaj, klaraj vortoj kiuj vagas tiun raran teritorion inter tributo kaj larmoj, kaj, aŭdintaj, neniam malaperas de memoro.

——————————————————————————————————————————————

PriPOEZIONOVA2016

Hulme, T.E. Speculations. New York: Harcourt, Brace, 1924

La ‘figurista poezio’- “ Gxi evokas bildon kiu postulas la almeton de ritmo al ideo, pro tio estas delikata kaj malfacila arto cxar oni sentas la tenton refali en la komfortigajn kaj facilajn brakojn de la malnova, regula versmetro, kiu solvas cxiujn problemojn.”

Ezra Pound, “Vorticism,” Fortnightly Review, XCV1, Sept1, 1914, p. 469.

“La starpunkto de Figuratismo ( Imagisme ) en poezio estas ke la figuroj ne estas ornamajxoj. La figuro estas mem la parolo.”

Karal Cxapek : Literatura suplemento de la revuo PACO, Prago 1987: “El Vivo De Insektoj”

Felikso – “Mi travivis terurajn aferojn en la fantazio. Terurajn senrevigojn. Sennombrajn amojn, sed nur en revo. La revo estas vivo de poeto. “

“poeto ne mortas” de Frantisek Kozik

esperantigis Jiri Karen

fragmento laŭ la 3-a eldono en la jaro 1971,pĝ 206-209

“…Savu vin, kiu povas! aŭdis Luiz kriegi la leŭtenanton. Eĥe tion ripetis laŭ li ĉiuj maristoj.

Luiz elkuris el kajuto, kie kriegis la alforĝitaj arestitoj.Li provis haltigi unu el maristoj, vokis la leŭtenanton, postulis ŝlosilon, por povi liberigi la alĉenigitajn. Sed neniu lin obeis. En flavaj fulm-ekbriloj ĥaose kuris surferdeke staturoj, kiuj kvazaŭ frenezuloj trenis kablojn, valizojn, mansvingis, ruliĝis sur la tero kaj estis falantaj en la ondojn.

Ambaŭ boatoj kiujn provis la ŝipanoj surmarigi, frakasiĝis. La ŝipo vrakiĝis kun rompita spino. La ondoj atakegis ĉiam pli alten. Lasta masto falegis kaj forbalais kelkajn maristojn enmaren. Luiz saltis al lito. Li disŝiris valizon. Kion forsavi? Furioze li elĵetadis objektojn kuŝantajn supre, vestojn, librojn, juvelojn.

La arestitoj, al kiuj la akvo atingis jam la vizaĝojn, kriegis kvazaŭ buĉotaj bestoj.

Ĉu arĝentan zonon? Ĉu perloŝnuron?

Polmo de Luiz palprovis paperfaskon kaj ĝin elŝiris ĝin eksteren. En la sama momento la vando ruiniĝis kaj la tuto malaperis en kirlo de la nigra akvo. La akvokirlo kaptis Luizon kaj ĵetegis lin kontraŭ pordon, kiu dissplitiĝis, bategis per li kontraŭ la ŝtuparon, kontraŭ la malfiksitajntrabojn, la ondo lin superverŝis kaj denove liberlasis.

Infero de sala kaj amara akvo vipis lin el ĉiuj flankoj. Dum resprsekundoj li streĉis la vidon por diveni, kio okazas en la tenebro. La ŝipon li ne plu vidis. Ŝajnas al li, ke ne malproksime naĝas homoj. Ŝajnis al li, ke li ekvidis Jomgeon. Li provis alproksimiĝi al li. Sed la alta ondo kaŝis lian kapon – kaj poste Luiz vidis jam nenion.

Li tenis sin super la akvo, blindigita, terurita, elĉerpita. Li provis diveni ritmon kaj direkton de la ondoj kaj klopodis, ke lin ne surprizu iliajn marteloj. Resti sur la akva surfaco, ne sufokiĝi, ne asfiksii. Li kaptis reston de la masto, kiu puŝegis lian korpoflankon. Li naĝis, luktis, batalis. Unu mano spasme tenis la lignon, la alai periode palpis la bruston por cerigi sin, ĉu ankoraŭ tie estas paperrulaĵo.

Lia batalado daŭris multajn horojn.

La ĉielo kaj la maro ruliĝis super li. La sensoj malakriĝis. Li vidis nigron kaj ruĝon. Lin trapenetradis senĉesa muĝado. La korpo estis senmova, trafridiĝinta, nur fajreto dormanta en la cerbo revivigadis reston de la konscio. Ankaŭ la sana okulo estis damaĝita per sal-sagoj. Kaj la kaveto post la dua okulo doloris kiel tiam, kiam oni ĝin ŝiregis. Ĉiuj vundoj renoviĝis en lia korpo, ĉiumomente ŝajnas al li, ke lin jam ŝiras dentoj de mar-monstroj.

Kaj maateno ne venadis. Nek fajrero de espero. Nenio. Nur la vegetanta homa iometo meze de la senfina ŝtormo. Krepusko, kiu post longa tempo leviĝis supren, for de la marnivelo, alportis kruelan certecon. La malaltiĝintaj ondoj permesis suprerrigardi la horizonton. Nenie bordo. Nenia saveblo. Kaj tiel, post kiam disiĝis nuboj malalte pendantaj, tranoktintaj kun li, post kiam Luiz aŭdacis aperti la okulon, ŝirmatan antaŭ ruĝaj ondoalfluoj, li vidis, ke li ne solas. Sur la ruino, kiu lin tenis super la akvo, sidis diafana staturo. Luiz perceptis, ke la Morto lin rigardas. Li telepatiis ĝian krifon apud sia polmo, enhakita en la lignon. Akra malvarmo lin penetris. Tio estas ĝia antaŭanonco? Ĉu ĝi prenos min for, kaj eĉ ne vokos? Poste li ekaŭdis ĝin paroli. Ĝia voĉo sonis allaŭte, sed ĝi aŭdeblis super la brusoneco de profundaĵoj.

— Jes. Mi estas tuŝapude. Vi ne eraras. Mi ĉeestas.

— Ĉu jam venis mia fata momento? ekpensis Luiz kaj Morto aŭdis lian penson kaj replikis al li:

— Mi iris post vi dum la tuta vivo.

— Mi sciis pri vi. Kial vi aperas al mi?

— Mi staris apud via kapo antaŭ du jaroj en hospitalo. Sed vi tro amis kaj ne sciis, ĉu via amo estas jam delonge nur pluktita floro en mia mano. Nun vi jam scias tion —.

Ĝia rigardo-humida radiado, kiu falas sur la vizaĝon de Luiz, estas tenera kaj kompetema. Ankaŭ la Morto min bedaŭras, li konsciigis al si malesrean perdon, kies sento lin ne forlasis. Ĝi forprenis lian havaĵon, esperon pri vivo ĝi ŝtelis, malkaŝis la kruelan vakuon, postrestintan en liaj revoj post Nathercia.

— Ĉiujn viajn leterojn vi skribis al la mortinto — divenis la Morto liajn pensojn kaj alŝovis sian ungegon pli proksimen al lia polmo, — Kial vi vivus ankoraŭ? — Al Luiz ŝajnis, ke lin bedaŭras ne nur la ĉielo, kaj maro. La Morto lin rigardis. Li apartenas al ĝi.

Lia brako sinkis. Ĝi haltis sur la brusto. Kvazaŭ ĝi rememorus. Post ĝi alpremiĝias per ĉiu restanta forto al la brusto.

— Mi estas ĉe vi, — kvietege flustris la Morto.

— Ankoraŭ mi vivas, — diris subite Luiz, por atesti al si la realecon, kiun li ne plu perceptis per siaj sensoj. Frostaj fingroj de la Morto cedis.

— Tio estas stulteco. Kial?

— Mi devas vivi.—

Kial? —ripetis la Morto.

La pensado de Luiz estis trapenetrita de angoro.

— Mi volas finverki mian poemon.—

Ĉu ekridis uragano aŭ la Morto?

— Ĉu pro poemo vi volas vivi? Pro kelke de plenskribitaj folioj?—

— Mi devas vivi,— petis Luiz.

La Morto parolis al li per mizerikorda voĉo, kvazaŭ ĉirjaŭ la lacan tempion, sopirnatn ripozi, oni metus la humidajn foliojn de la mara filiko.

— Por kiu vi volas vivi? Por via honoro? Vi scias, ke ĝin ne atingos. La amo ja restos al vi rifuzita. Kaj la homoj? Ili persekuttas vin kiel parion. Ili rifuzas al vi glutpecon, por ke vi satiĝu, terspacon, ke vi ripozu, tagon de tranvilo, kiu apartenus al vi. Luiz ĉion ĉi sciis. Tamen li petis la kompaton.

La Morto kliniĝis al li pli proksimen. En teruro li premis la fingrojn en la lignon. Kaj li aŭdis allogan humidan voĉon: — Ĉu tio ne estas superba sepulto por la poeto, meze de la sovaĝa tempesto, sub la ĉielo kun fulmoj, en la senfina Oceano?…

Luiz ĉerande de fino spasme premis al la brusto tramalsekiĝintajn foliojn. Eĉ ne la Morto komprenis tiun ĉi rabian volon.

— Ĉu vi jam plurfoje min ne vokis? Ĉu vi ne estis tiomfoje preparita mem fini vian vivon? Morto estus savo kaj heroeco—

— Mi devas vivi — senespere kredis Luiz.

Kaj tiam li eksilentis, kiel la stango malfiksiĝis. Li estis sola. La bruo ĉesis. La brilo leviĝis ssuper la horizonto. Subite li eksentis sub la piedoj tuŝon de la firma tero. Li ne povis tion kredi. Li faris kelkajnpaŝojn. Li iĝis tre malforta. Kaptis lin vertiĝo. Svene li falis. Sed la Morto janm ne plu aŭdacis reveni al li. La poeto havis en si pli ol la propran vivon. Li estis pli forta…

El epilogo al la libro far Fr. Kozik, “La poeto ne mortas”

La aventuroplena vivo de Luiz de Canoes estas, sendepende de ĝi, romano; ĝi estis suĵeto, helpe de kiu mi aspiris dum la periodo de la dua mondmilito fortigi konfidon de la leganto al la justeco. La tuta eldonkvanto de la unua kajereldono estis konfiskita kaj ĵetita en pist-maŝinon. La konatoj de la praga eldonejo, ĉefe L. Jilovsky, poste baldaŭ informiĝis, ke mi pro la romano “La poeto ne mortas” kaj pro aliaj kulturagadoj estis registrita ĉe Gestapo, kaj por ŝanĝi la agadkampon, ili ebligis al mi translokiĝi el Radio Brno al Prago.Ili ne rezonis erare: en mian loĝejon en Brno venis Gestapo por aresti min. Mi konstatis, ke mi havas tre oferemajn amikojn. Doktoro L. Tuma pretigis por mi falsan medicinan ateston. Kelkajn semajnojn mi loĝis en kanbano de Josef Gruss kaj en la loĝejo de Karel Hoger. Ĝis fine brna amiko arĥitekto F. Kalivoda sukcesis de iu gestapano forŝteli mian evident-karton kaj forbruligi ĝin antaŭ li persone, mi povis reveni en la profesion. ( Rimarko: tiu ĉi gestapano O. Boleloucky estis kaŭe de tiu kaj aliaj agoj post la militfino liberigita ). Ĉio, pri kio mi parolas, jam delonge pasis kaj reprezentas nur unu etan honsorton meze de grandaj eventoj, sed mi atentigas pri tioc ĉefe tial, ĉar ĉio tre strikte rilatas tiun ĉi libron kaj ankaŭ por povi indiki la nomojn de la amikoj, al kiuj mi tiamaniere volas suplemente danki.

Noto pri la suba teksto:

Mi studis la enhavon de diversaj libroj por trovi la opiniojn de multaj poetoj de diversaj epokoj pri la temoj; kio estas poezio; kial verki poemojn; kiel verki poemojn. La bibiliografio de la libroj konsultitaj estas je la fino de jena dokumento. Mi citas la komentojn de la verkistoj diversloke kaj diversepoke por ke la diverseco de la opinioj iĝu pli akraj.

Wallace George du Temple

PRI POEZIO

Edwin de Kock ( el Vojaĝoj kaj laiaj poemoj )

( En poemoj ) …”la revizioj do precipe poluras la efektojn. Estas kvazaŭ la poemo kiel tutaĵo iel antaŭekzistus la detalojn de sia kreado. Samaĵon en la skulparto spertis Mikel-Anĝelo, kiam li pensis pri siaj figuroj kiel kvazaŭ jam ekzistantaj en kaj liberige hakendaj el la marmorblokoj.”

“Poemo estas por mi intensa aktivaĵo en kiu kunrolas ĉiuj aspektoj intelektaj, afekciaj kaj imagaj, ĉu svage sugestiaj pro io en la psikoprofundojm ĉu konscie prilaboritaj.”

“En sia komenca stadio poemo sin iufoje prezentas al mi kiel nuran intuicion…. sed troviĝas ankaŭ alternativa maniero: mi ekhavas ideon, al kiu mi iel jungas la imagon.”

Miguel Fernandez ( 05/08/1998, prelego kadre de la UK en Montpeliero citita kiel antaŭparolo en “kantoj de anteo” de Mao Zifu )

“ Por Mao Zifu, samkiel por Calderon de la Barca, la vivo estas sonĝo, lia vivo estas sonĝo, kaj, surbaze de tia sonĝo, li konstruas poezian kosmon, kie regas lirikaj propraj leĝoj. La aĵoj, la homoj, la historio aperas jen distorditaj, jen klarprofile rekonstruitaj laŭe al ia realaĵo neekzistanta ekster la limoj de la poeta menso. Jen la miraklo de poezio. La poeto povas elmagii universojn. La poeto estas eta dio, asertas la ĉiliano Vicente Huidobro, ininiatinto, kune kun la franco Pierre Reverdy, de la avangarda movado nomata Kreadismo, kiun Huidobro mem enkondukis en Hispanion en 1918.”

Nicola Ruggiero, Enkonduka eseo pri la poetiko de Mauro Nervi. El Belarta Rikolto 2015, UEA

“… ne sxanĝiĝis la tasko de la poetoj, tio estas desegni la ideologian profilon de epoko. La ideologio ne estas kredkonfeso, sed rigardado de la mondo, kiu, kun la mondo, ŝanĝiĝas.”

“La tasko de la poeto estas ne kaŝi sin de la maljustaxoj okazantaj, sed ĝuste klarigi la mallogikon de la nokto de la homaro.”

“ Nova poeto nedevas forgesi la tradicion, la poetojn, kiuj venis antaŭ li, sed kiel rivero forta, impeta, kreas novajn meandrojn tamen plu sekvante sian vojon, tiel la poeto devas diverĝi de la aliaj cele al priskribi la realon sen flankenlasi la poetajn instrumentojn: retorikajn figurojn, apartajn stilojn, revoluciajn vortumojn.”

William Carlos Williams

“Estas malfacile

Ekhavi novaĵojn de poemoj

Tamen homoj mortas mizere ĉiutage

Pro manko

De ties enhavo”

Barbara Kingsolver

“…kiam oni sentas vin en stato de ridado kaj plorado ambaŭ samtempe, tio estas

la tempo verki poemon.”

Saying / eldiro

“Poetoj naskiĝas ne estas faritaj.”

Ben Johnson

“Bona poeto estas farita kaj ankau naskita.”

Patrick Lane

“Poetoj fundamente verkas unu aŭ du poemojn dum la dauxro de siaj vivoj: la sama poemo, en ĉiuj de ĝiaj senfinaj variecoj.”

Robert Frost

“Klerulo estas iu, kiu sinkroĉiĝas al io. Poeto estas iu, kiu utiligas tion, kio fiksiĝas al li.”

Samuel Johnson

“Al poeto nenio estas senutila”.

Wilson Mizner

“Poetoj estas naskitaj, ne pagitaj”.

Sigmund Freud

Kien ajn mi iras mi ektrovas ke poeto iris tien antaŭ mi”.

Robert Graves

“Esti poeto estas ulstato anstataŭ profesio”.

Irving Layton

“Mi kredas ke poeto havas seriozan alvokiĝon. Por li tio estas plenumenda. Se li tion ne faras, li estas nur plezurvendisto, ĉiesulino, distristo”.

Jean Paulhan

“Estu tiel ke la obskura poeto persistu en sia obskureco, se li deziras atingi iluminadon”.

Stephen Spender

La poeto, antaŭ ĉio, estas persono kiu neniam forgesas certajn sensimpresojn, kiujn li jam spertis, kaj kiujn li povas denove kaj denove revivigi freŝe kiel ĉeestantaj”.

A.M. Klein

“Poemo ne estas celo, estas ĝi punkto de foriro. La celon determinas la leganto. La funkcio de la poeto estas montri la direkton”.

W.S. Auden

“ Espero de poeto: esti,

kiel ia fromagxo,

loka, sed alte taksita aliloke”.

Ajip Rosidi

“Jen la sorto de poeto: frapu sinsekve pordon post pordo kaj neniam eltrovi: senreste refusante cedi al sia situacio”.

Robert Pinsky

“La defio de poeto estas ion trovi en kulturo kiu ne estas jam definita kiel poezia kaj igi gxin poezia”.

Eli Khamarov

“Poetoj estas soldatoj kiuj liberigas vortojn de la firma posedo de defino”.

Oscar Wilde

“Poeto povas supervivi ion ajn krom preseraro”.

Jean Cocteau

“La poeto estas mensoganto kiu ĉiam parolas la veron”.

William Wordsworth

“Poezio estas la superfluo de potencaj emocioj; ĝi originas de emocio memorigita je trankvileco”.

Roger Housden

“La plej bona poezio elvokas nian profundan Estuladon, urĝas nin vivi per ĝiaj instigoj; ĝi defias nin liberiĝi de la sekuraj strategioj de la zorgema menso; ĝi vokas al ni, kiel sovaĝaj anseroj, de la malferma ĉielo”.

Emily Dickinson

“Se mi sentas tiel ke la supro de mia kapo forflugis, mi scias ke tio estas poezio”.

Stephen Corey

“Ĉiu poemo estas provo superi la barierojn de silento kaj izolado kiuj necese formiĝas ĉirkaŭ ĉiuj niaj vivoj dum ni daŭre vivas”.

Robert Frost

“Poemo ekas kiel gluto en la gorĝo”.

W.H. Auden

“En poezio oni havas formon kiu serĉas temon kaj temo kiu serĉas formon. Kiam ili kuniĝas sukcese oni havas poemon”.

Jean Paul Sartre

“Poezio estas la venkito venkanta”.

William Butler Yeats

“Kverelo kun aliuloj ni igas retorikon, sed kverelo kun ni mem, poezion”.

Jimmy Santiago Baca

“Ĉiu poemo estas infano penige akuŝita al nasko”.

Saying / Ondiro

“Ĉiuj poemoj devenas de svatado, preĝado aŭ batalado”.

Robert Frost

“Poezio ekas kiam emocio trovas ĝian penson kaj la penso trovas la vortojn”.

Charles Simic

“Poemoj estas ekfotoj far aliuloj per kiuj ni spektas niajn proprajn vivojn”.

Mark Strand

“Inko gutglitas el la flankoj de mia buŝo. Ne estas tia feliĉo kiel la mia. Mi estas manĝinta poezion”.

Carlos Fuentes

“Ĉiu poemo estas bato kontraŭ silento”.

Rainer Marie Rilke

“Serĉu por la poezio kiu kreskas sub viaj piedoj”.

P.K.Page

“Mi ĉiam amis poezion. Kiel infano mi ŝatrilatis al la ritmoj kaj sonoj de la rimoj por infanvartejoj, kaj sensencaj versoj. Ĉe lernejo mi ege surprizigxis pri la mistero kaj beleco de la poemo ‘Kubla Khan’ de Coleridge. Nun, en mia maljuniĝo, poezio probable estos mia lasta amo”.

Wallace Stevens

“Poezio estas fazano malaperanta en arbuŝton”.

Jaime Sabinas

“Oni ne kaptas bonan poezion per interbabilado”.

Siegfried Sasoon

“Poezio havas nenian specialan gravecon; ĉiu homo devus komponi sian propran poezion – en la mateno, dum li razas sin”.

Nathalie Sarraute

“Poezio estas tio, kio aperigas la nevideblon”.

Leonard Cohen

“Poezio estas nur vivindico. Se via vivo bone brulas, poezio estas nur la cindro”.

Robert Graves

“Ne estas monprofito en poezio, sed ne estas poezio en monprofito”.

Groucho Marks

“Mia plej ŝatata poemo estas tiu, kiu komencas per ‘Tridek tagoj havas septembron’ ĉar ĝi aktuale ion diras al vi”.

Irving Layton

“…kaj tio estas la esenco de poezio. Provi kompreni tion, kion rezonado ne komprenigas al vi”.

Robert Frost

“ Poemo komencas per delico kaj finiĝas per saĝo”.

Archibald MacLeish

“Poemo devus ne signifi, sed esti”.

Frances Ponge

“Espero kuŝas ene de tia poezio per kiu la mondo ekokupas la spiriton de homo tiel ke ŝili iĝas senparola”.

Carl Sandberg

“Poezio estas la sintezo de hiacintoj kaj biskvitoj”.

Gwyn Thomas

“Poezio estas ĝeno trempita en larmojn”.

Robert Browning

“La tuto de poezio estas la kunligo de la senfineco kun la fineco”.

Robert Frost

“Poezio estas tio, kio perdiĝas dum tradukado”.

Edward Hirsch

“Poezio estas pasie privata komunikado de unu animo al alia aninmo”.

Coleman Barks

“Poezio helpas vian psikon estiĝi gastodomo de emocioj”.

William Carlos Williams

“Poemo estas kapsulo en kiun ni volvas niajn punindajn sekretojn”.

William Blissett

“Poezio, kiel la luno, nenion reklamas”.

Muriel Rukeyser

“Enspiru travivaĵojn, elspiru poezion”.

Stanley Kunitz

“Poezio… estas ĉefe mitologio, la rakontado de onies animvojaĝo tra la valo de sia vivo, ĝiaj aventuroj en tempo, en historio”.

Jane Hirshfield

“Bona poemo alprenas ion, kion vi jam konscias kiel homo kaj iele levas ade vian kapablecon senti ĝin”.

Robert Pinsky

“Ĉion, kion vi bezonas ( por poezio ) estas homa korpo kun voĉo en ĝi, kaj imago”.

E.M. Forster

“Poemo veras se integra al si. Informo montras al io alia. Poemo montras al nenio krom si mem”.

Edmund Burke

“Poezio estas arto de la konfirmado de ombroj, kaj kiu pruntedonas ekzistadon al nenio”.

T.S. Eliot

“Poezio ne estas la liberigado de emocio, sed fuĝo de emocio; ĝi ne estas esprimo de personeco, sed eskapo de personeco. Sed, nepre, nur tiuj, kiuj havas personecon kaj emociojn scias kion signifas havi deziron fugxi de tiuj aferoj”.

Rita Dove

“Poezio estas la plej pura formo de la lingvaj artoj. Ĝi estas la plej strikta kaĝo, kaj se oni povas ellerni kiel kanti en tiu kaĝo, estas mirinda.”

Carl Sandburg

“Poezio estas eĥo kiu petas ombron danci.”

Edward Sapir

“Poezio ĉie estas neapartigebla en sia origino de la kantanta voĉo kaj la mezuro de la danco.”

Jane Hirshfield

“La fekundeco de poezio vivas pro la dirita kaj nedirita, pro la lingvo-propriatulo kaj la senlingva aliulo, pro la konebla mondo kaj la gravita altiro de tio kiu kuŝas preter la sciebla.”

Maya Angelou

“Poezio povas diri al ni kiaj estas homoj. Ĝi povas diri al ni kial ni stumblas kaj falas kaj kiel, mirinde, ni povas ekstari.”

Mark Strand

“Poezio povas vin emociigi en manieroj pri kiuj vi ne povas imagi; ĝi komunikadas pli ol ĝi efektive diras. Poemoj havas lirikan identecon kiu preteriras ties temon.”

Mark Strand

“Poemo estas loko kie la kondiĉoj de eksterneco kaj interneco estas senteblaj, kie imagi estas senti kia estas ja esti. Ĝi permesas al ni rehavi la vivon forprenitan pro niaj vivoj tro okupataj. Eĉ pli paradokse, poemo permesas al ni vivi en ni mem kvazaŭ ke ni vivas preter ni mem.”

Paul Celan

“Poemo, kiel manifestacio de lingvo kaj pro tio esence dialogo, povas esti mesaĝo en botelo, forsendita kelkfoje sen granda kredo – ke ie aŭ iam ĝi albordiĝos, eble ĉe fekunda tero. Poemoj en tiu senso, ankaŭ, estas survoje: ili progresas ien je io.”

Rita Dove

“Poezio estas lingvo plej distilita kaj plej potenca.”

Thomas Gray

“Poezio estas pensoj kiuj spiras, kaj vortoj kiuj brulas.”

Scott Fitzgerald

“Poezio estas io, kio vivas kiel fajro en vi – tiel kiel muziko estas al muzikisto… aŭ ĝi estas nenio, senenhava, formaligita tedaĵo ĉirkaŭ kio pedantoj povas senfine zumis iliajn notojn kaj klarigojn.”

Czeslaw Milosz

“La celo de poezio estas memorigi nin kiel malfacile estas resti nur unu persono, ĉar nia domo estas malfermita, kaj ŝlosiloj ne estas en la pordseruroj, kaj senvideblaj gastoj eniras kaj eliras laŭ nia volo.”

Germaine Greer

“Poezio ekzistas parte por subfosi la certecojn de akceptita intelekta sistemo, per la malfermo de fendo de kompreno tra kiu la realeco de la nekonkerita mondo povas eniri.”

Earle Birney

“La nepraĵoj de poezio estas ritmo, danco, kaj la homa voĉo.”

Jane Hirshfield

“La funkcio de poezio estas diri al ni ke ni devus ŝanĝi niajn vivojn. Ĝi faras tion per la posigo de ripetataj demandoj, kiuj nur povas esti responditaj pere de nia tuta esto – korpo, parolo, kaj menso.”

Paul Valery

“La potenco de verso devenas de nedifinebla harmonio inter kio ĝi diras kaj kio ĝi estas.”

William Carlos Williams

“Poemo estas eta aŭ granda maŝino farita el vortoj. Kiam mi diras ke estas nenio sentimentala pri poemo mi deziras signifi ke povas esti neniu parto, kiel ero de maŝino, kiu estas balasto.”

Carl Sandburg

“Poezio estas taglibro de mara besto vivanta sur la tero, kiu deziras flugi aeren. Poezio estas serĉo por silabloj por pafi al barieroj konataj kaj nekoneblaj. Poezio is fantoma teksto kiu klarigas kiel ĉielarkoj estas faritaj kaj kial ili foriras.”

Stephen Mallarme

“Estas la laboro de poezio purigi nian vortŝtopitan realecon per kreado de silencoj ĉirkaŭ aferoj.”

John Cage

“Estas poezio tiel rapide kiel ni komprenas ke ni nenion posedas.”

Christopher Fry

“Poezio estas la lingvo per kiu homo esploras sian propran miregon.”

W.H. Auden

“Kio estas Profesoro de Poezio? Kiel poezio povas esti profesorumita?

Allen Ginsberg

“Poezio ne estas la esprimo de partia vidpunkto. Ĝi estas tia tempo nokte, kuŝante en lito, pensante kiel vi vere pensas, faranta la privatan mondon publika, tio estas kion la poeto faras.”

Thomas Hill

“Matematiko kaj Poezio estas… la elparolo de sama potenco de imago, sed en unu kazo ĝi estas parolita al la kapo, en la alia kazo, al la koro.”

Somerset Maugham

“La krono de literaturo estas poezio. Ĝi estas ĝia fino kaj celo. Ĝi estas la plej sublima funkcio de la homa cerbo. Ĝi estas la atingo de beleco kaj delikateco. Decas ke la verkanto de prozo flanken staru kiam poeto preterpasas.”

William Hazlitt

“Poezio estas cxio kio estas memorinda en vivo.”

Patrick Lewis

“Poezio estas la tunelo ĉe la fino de la lumo.”

George Elliott Clarke

“Se poezio estas parenca al kanto, kio estas la valoro de kanto nekantita?”

Audre Lorde

“Poezio ne estas sole sonĝo kaj klarvido; ĝi estas la skeleta arkitekturo de niaj vivoj. Ĝi demetas la fundamentojn por estonteco de ŝanĝoj, ponton trans niaj timoj de tio kio ankoraux ne estas vidotaj”.

John F. Kennedy

“Kiam potenco gvidas homon al aroganteco, poezio memorigas lin pri liaj limoj. Kiam potenco mallarĝigas la kampon de homa prizorgo, poezio memorigas lin pri la riĉeco kaj diverseco de ekzistado. Kiam potenco koruptas, poezio purigas.”

Wendy Morton

“Poezio malfermas la pordojn de la koro, la pordojn de ĝojo kaj malĝojo. Poezio malfermas la pordojn al beateco.”

Lorna Crozier

“Tion, kion mi provas establi kiam mi verkas estas moviĝo tien kaj reen inter la profundaj kaj ĉiutagaj aferoj.”

W.S. Merwin

“Por mi la verkado de poezio rilatas al kiel mi deziras vivi.”

Bill Moyers

“Poezio estas novaĵoj – novaxoj de la menso, novaĵoj de la koro – kaj dum legado kaj aŭskultado de ĝi, poeto kaj spektantoj estas kunfanditaj.”

Maxime Kumin

“Mi pensas ke mi simple estis naskita kun jamba pentametro en miaj vejnoj. La verkado de poemoj estas monomanio –kiu logika, mense stabila homo fariĝus poeto?”

Pri Verkado de Poemoj

Naomi Beth Wakan

“Lernu formojn. Rompu formojn. Por mi, la esenco de poezio estas ke ne ekzistu breĉo inter poemo kaj paĝo, tio estas, neniu poeto devus ĉeesti. Paradokso, sed atingebla paradokso, tio estas se oni deziras trafi la celtabulon.”

David Fraser

“En la mondo de libera versofarado, bonaj poetoj scipovas kaj povas praktiki ĉiujn formojn kaj teknikojn de la pasinteco. Ilia arto estas sia propra. Iliaj voĉoj estas siaj propraj. Ilia metio estas alispeca, metio konstruita surbaze de kio kaj kiu antaŭeniris. Poetoj ne ekzistas solaj en spaco. Ili apartenas al la universo de steloj kaj la verkado resonadas tien kaj reen inter ili.”

T.S. Elliot

“La figurado de poeto venas de la tuta historio de lia sentiva vivo ek de infaneco kaj reprezentas la profundojn de sentoj en kiujn ni ne povas rigardi”

Paul Valery

“Poemo neniam estas finita, nur forlasita.”

Seamus Heaney

“Kio ajn povas sufiĉi por “kapti la koron surprize kaj eksplodigi ĝin malferma.”

Paul Blackburn

“Mi eĉ ne scius ĉu poemo estas finita aŭ ne krom se mia orelo tion dirus.”

Allen Ginsberg

“La antikva tasko poeta estas ke ni devas inventi niajn vivojn, fari niajn proprajn miraklojn. Tio estas la beleco de nia kondiĉo same kiel gxia mizero: la timiga aspekto sed ankaŭ la plej bela.”

Robert Frost

“La verkado de libera verso estas kiel tenisludi kun defalinta reto.”

Mark Doty

“Senformigita eldiro ne estas poemo. Mi permesas ke vortoj fluu. Mi permesas ke ili eliru kien ajn ili deziras. Tiam mi devas retiri min de ili, komenci formigi la lingvon por ke la poemo estu kaptebla de alia persono. Oni devas gardi sin aparta kaj apliku ĉiujn la rimendojn akireblajn sur la krudan materialon de sperto.”

Stephane Mallerme

“Oni ne faras poemon per ideoj, sed per vortoj.”

Denise Levertov

“Ofte estas ia antaŭa sento, iaspeco de aŭro – kio, tio estas? Ĉu frua averto? – kiu atentigas nin pri la ebleco de poemo. Oni povas flari la poemon antaŭ ol vi povas ĝin vidi. Simile kiel ia besto…”

Anzia Tezierska

“La vera afero kreas sian propran poezion.”

Szent-Gyorgyi

“Kiam mi komencas verki, mi skribas ĉion, kio enkapiĝas. Poste mi formetas la paperon kaj post monato skribas denove sen rigardi mian unuan tekston. Se la dua teksto malsimilas al mia unua, tiam mi skribas denove. Tiel mi eble reskribas dekses fojojn, ĝis kiam la teksto ne pli ŝanĝiĝas.”

John Dryden

“Figurado en si mem ja estas la pinto kaj vivo de poezio.”

John Ashberry

“Mi pensas ke poemo antaŭ ol ĝi estas skribita estas nekonitaĵo kaj poemo kiu ne estas tia ne valoras la verkadon.”

Stanislaw Ulam

“Kiam mi estis knabo, mi sentis ke la rolo de rimo en poezio estas tiel ke ĝi devigis min serĉi por la neevidenta pro la neceso trovi vortojn kiuj rimas. Tio devigas nekutimajn kunligojn kaj preskaŭ garantias ŝanĝojn en la ĉeneroj kaj aroj de pensado. Ĝi iĝas paradokse ia speco de aŭtomata mekanismo por originaleco.”

Robert Frost

“Poemo povas esti prilaborita post ĝia kreo sed gxi ne povas esti prizorgita al ekzisto.”

Robert Wallace

“Eble ekzistas profunda kunligo inter la mezuro de verso kaj la homa pulso, la ritmo de la vivo mem.”

Andre Gide

“Mi reverkas por ke mi estu relegita.”

Unkown

“Ĉia poezia inspiro estas nur interpretado de sonĝoj”

Randall Durrell

“Verkado de poezio similas al la alpinglado de vosto sur azeno escepte ke estas nek vosto nek azeno. Nur la okulvindo.”

John Keats

“Se poezio ne estiĝas tiel nature kiel folioj ĉe arbo, pli bone ke ĝi entute ne venu”

Christopher Morley

“La kuraĝo de la poeto estas teni almenaux parte malferma la pordo kiu gvidas al frenezo.”

E.B. White

“Poeto aŭdacas esti evidenta sed ne tro evidenta… Li malzipas la vualon de belo sed

ne deprenas ĝin.”

Wallace Stevens

“En poezio, oni devas ami la vortojn, la ideojn, la figurojn kaj ritmojn tiel

maksimume kiel vi amas kion ajn.”

Octavio Paz

“Du oponaj energioj loĝas en poemo: unu de suprenlevado aŭ elradikigo, kiu tiras la vorton de

la lingvo: la alia estas de gravito, kiu devigas ĝin reveni.”

William Empson

“La maĥinacioj de ambigueco estas inter la radikoj de poezio.”

Ezra Pound

( pri lia poemo: “ La aperaĵo de ĉi mienoj en la homamaso; Petaloj sur malseka

nigra branĉo. )

“En poemo ĉi-tiea, oni provas raporti la precizan momenton kiam io ekstera kaj

objektiva transformiĝas, aŭ ekumas al io interna kaj subjektiva.”

Jane Hirshfield

“Poemoj ne faras rendevuojn kun iliaj subjektoj – ili postsekvas ilin, tenante

deziritan distancon, rigardante iel flanken. Kaj kiam finfine la salto venas, ĝi estas

plej ofte ankaŭ de la flanko, de malantaŭe, de supra sidstango; de ia vort-kaŝejo

teksita el arbuŝto aŭ ombro aŭ fajro.”

Billy Collins

“Se poemo ne havas evidentan startlokon, kiel ĝi povas ien iri? Se poemo ne

komencas per lucideco, kiel ĝi povas progresi al la misterio?”

Patrick Lewis

“Poezio estas verboj perfektaj ĉasantaj substantivojn nekapteblajn.”

Paul Valery

“Verso agordita al muziko estas kiel rigardi pentraĵon tra vitra mozaika fenestro.”

John Banville

“Poezio estas tiu magiko kiu konsistas el la vekado de sensacioj helpe de

kombinaĵo de sonoj…tiu sorĉarto per kiu ideoj necese estas komunikiĝitaj al ni,

en maniero preciza, per vortoj, kiuj tamen ne esprimas ilin.”

Marjorie Perloff

“La libera versado nuntempe reganta ne nur en Usono sed ĉirkaŭ la mondo, fariĝis,

kun notindaj esceptoj, nur minimune pli ol alinea prozo, abitre dividitaj laŭ longeco

de frazoj.”

Roger McGough

“La sola problemo

kun hajko estas ke oni nur

komencas kaj”

John Giorno

“Kiam poemo funkcias, ĝi estas spegulo tenita por la spektantaro, kaj homoj

vidas sin mem.”

Terrance Hayes

“Mi nur ŝercas duone kiam mi diras ke cikonioj alportas la poemojn. Ili estas etaj

estaĵoj kiujn mi devas eduki kaj elsendi en la mondon.”

Alfred Musset

“Ĉiu memorinda verso de vera poeto havas du ĝis tri oble pli ol la skribita enhavo.”

James Shuyler

“Tamen, se poemo povas esti reduktita al proza frazo, gxi ne povas esti tro signifa.”

Robert Graves

“Ĉiu angla poeto devus majstri la regulojn de gramatiko antaŭ ol li provas ilin

kurbigi aŭ rompi.”

John Barrymore

“Mi legis iom da via moderna, libera versado kaj scivolas kiu liberigis ĝin.”

Compte de Lautreamont

“La asociado de du, aŭ pli, ŝajne fremdaj elementoj starante sur nivelo fremda

al ambaŭ estas la plej potenca sparkado de poezio.”

Jack Gilbert ( Kiel vi startas krei poemon ? )

“Ne estas unu maniero. Kelkfoje mi promenas laŭlonge de strato kaj mi trovas ĝin

tie. Kelkfoje temas pri io kion mi pripensis. Kelkfoje estas fantomo.”

Poetoj Parolas Pri Si Meme aŭ Aliaj

Edwin Arlinton Robinson

“Mi nun estas pli ol sesdekjara kaj etaj poemoj bezonigas tro da peno.”

Billy Collins

“Mia poezio estas antaŭurba, estas hejmeca, estas mezklasa, kaj estas tia senhonte.”

Oscar Wilde

“Mi ja ege esperas renkonti s-ro Whitman…Eble li ne estas amase legita en Anglio,

sed Anglio neniam bone aprezas poeton ĝis post lia morto.”

Walt Whitman

“Mi trovis la leĝon de miaj propraj poemoj.”

W.H. Auden

“Mi ne pensas ke verkisto povas decidi ĉu siaj verkoj estas bonaj aŭ malbonaj.

Kion li povas konstati, tamen, estas ĉu la poemo estas aŭtentika, vere skribita per

sia propra mano.”

Tom Dawe

“Vivo estas por mi ĥaosa. Estas ĥaoso kaj konfuzo, mallumo kaj ĉio; kaj kiam mi

verkas poemon, mi surmetas mian propran ordon.”

Richard Wilbur

“Estas nenio alia pli mirinda ol konstrui ion perfekte arbitra, sen la helpo

de iu ajn, el pura ĝojo, persona ravo, kaj sekve eltrovi ke ĝi estas utila por aliaj.”

Vickram Seth

“La ĝojo de poezio por mi kuŝas ne tiom en la superigo aŭ liberigo de la tiel

nomataj artifiko aŭ limigo kiel el la utiligo de ili por amplifii la potencon de tio, kio

estas dirita.”

Seamus Heaney

“Mi rimas al mi mem, kaj por ekeĥi la nigrecon.”

Jane Hirshfield

“ Ekstrovertitoj verkas eksteren, parolas al iu alia. Introvertitoj malsamas – ni

verkas por paroli al ni mem, por eltrovi la jenon, kiu kaj kio ni estas.”

Carl Sandberg

“Mi verkis iom da poezio kiun mi mem ne komprenas.”

Billy Collins

“La verkado de poemo por mi estas eta vojagxo al nekonata loko.”

Sylvia Plath

“Por mi poezio estas evitado de la vera laboro, la verkado de prozo.”

Pablo Neruda

“Mi plenaĝiĝis en ĉi-urbeto, mia poezio naskiĝis inter la monteto kaj la rivero,

ĝi havigis voĉon de la pluvo, kaj kiel la ligno, ĝi maceris sin en la arbaroj.”

Al Purdy

“Mi verkas poemojn kiel araneoj ŝpinas retojn, kaj eble por preskaŭ la sama kialo:

subteni mian ekziston.”

Dylan Thomas

“ La unuajn poemojn mi konis estis rimoj de la infanvartejo, kaj antaŭ ol mi scipovis

me legi ilin mi enamiĝis al la vortoj, nur la vortoj. Kion la vortoj anstataŭis,

simbolis, aŭ signifis, estis de duagrada graveco; kio gravis estis iliaj sonoj tiel, kiel mi aŭdis

ilin por la unua fojo el la lipoj de plenkreskuloj kiuj ŝajnis, por ia kialo,

esti vivantaj en mia mondo.”

Edith Sodergram

“Mi ne kreas poezion. Mi kreas min mem. Por mi poezio estas vojo al mi.”

Maxwell Bodenheim

“Por mi poezio estas diableta provo pentri la koloron de la vento.”

Walt Whitman

“Mi ne permesos en mia verkado ke ajna eleganteco aŭ originaleco pendu inter mi

kaj reston kiel kurtenoj. Mi permesos ke nenio estu obskuriga eĉ ne la

plej luksaj kurtenoj. Kion mi diras mi diras ĉar estas tia.”

Edgar Allan Poe

“Por mi poezio ne estis celo, sed pasio.”

Michael Longley

“Se mi scius de kie venis poemoj, mi irus tien.”

Philip Larkin

“Peniga manko estas por mi kio estis narcisoj por Wordsworth.”

Thom Gunn

“Mi intense verkis poemon en mia lasta libro kie mi sugestis ke estas aliaj

pasioj tiel grandaj kiel aŭ pli gravaj ol la pasio de sekso.”

John Giono

“Estante poeto, oni promesas voton de malriĉeĉo”

Basil Bunting

“ Ne gravas cxu vi aŭskultas muzikan komponaĵon, aŭ poemon, aŭ rigardas bildon aŭ

krŭcon, aŭ ajnan skulptaĵon, ne gravas kio estas komuna kun aliaj tiaj pecoj sed kio estas aparte speciala pri ĝi mem.”

Al Purdy

“Persona ‘poemaro’ estas aŭ tomboŝtono aŭ atesto de supervivo.”

Roger Housden

“Kiam la poeto eniras la teritorion kiu kuŝas iomete preter nia konscia sperto,

ni eble tremos kaj ne scias kial. Ni eble ne tuj komprenos la senson, aŭ eĉ la duan

aŭ trian fojon; tamen ia tajda altiro revenigos ĝin al ni, ĝis finfine, ia magiko

glite malfermas la pordon, kaj ni kaj la poemo estas malkaŝitaj. Tiel ankaŭ poezio

estas agento de transformiĝo.”

Bp Nichol

“Se vi povas postvivi la mezlernejon kaj ankoraŭ amas poezion, vi devas vere ami

poezion.”

Gwendolyn MacEwen

“Oni devus permesi ke homoj sentu poemon, sen zorgi pri ĝi, pensi pri ĝi, analizi

ĝin. Estas sperto.”

P.J. Kavanagh

“Finfine, la aŭdentaro amasiĝis ĝis ses kaj ni kunpremiĝis en angulo.”

Edward Hirsch

“Poemoj komunikas antaŭ ol ili estas komprenitaj.”

John Ciardi

“La sukceso de la poemo oni determinas ne pere de ia kreskanta sento de la poeto,

sed rilatas al kiom multe la leganto sentas legante ĝin.”

Wallace Stevens

“Oni legas poezion per de onies nervoj.”

Jean Cocteau

“Mi esperas esti legata de homoj kiuj restas kiel infanoj antaux cxio, ne gravas la kosto.”

Robert Pinsky

“Legu ĝin laŭte por frandi la konsonantojn kaj vokalojn kaj kiel la adjektivoj kaj

substantivoj funkcias sintakse.”

M. Coetzee

“Ni legas poezion de sur la presita paĝo tiel rapide kiel ni ŝatas – pli rapide ol ni

devus- konsidere ke ni aŭskultas muzikon pere de ĝia tempo.”

Octavio Paz

“La poeto kreas poemon; la homoj, per deklamado, re-kreas ĝin. Poeto kaj leganto

estas du momentoj de unuopa realeco.”

Desmond Clarke

“Ĉiam estis multe da intereso pri la legado de poezio. Sed estas tendeco,

speciale en librovendejoj, ke oni metas la sekcion por poezio malantaŭe.

Iomete kiel pornografio, poezio ĉiam troviĝas en la mallumaj niĉoj.”

Percy Bysshe Shelley

“Poeto estas najtingalo, kiu sidas en mallumo kaj kantas por ĝojigi per dolĉaj

sonoj ĝian propran solecon; liaj revizorantoj estas homoj ravitaj de nevidita

muzikisto, kiuj sentas ke ili estas emociigitaj kaj moligitaj, sed ne scias de kie

venis aŭ kial.”

Federico Garcia Lorca

“Por kompreni poezion, ni bezonas kvar blankajn murojn kaj silenton kie la

poeta voĉo povas plori kaj kanti.”

Jane Hirshfield

“La tasko de poemo estas delogi – ĝiaj legantoj aŭ aŭskultantoj devas trovi en

ĝi ion nerezisteblan, ion al kio ili emas cedi.”

Wallace Stevens

“Poezio estas kiel preĝo tiel ke ĝi estas plej efika en soleco kaj en tempoj de

soleco, ekzemple, en la plej frua mateno.”

Billy Collins

“Se oni bezonas tranĉi enirejon en poemon, kiu ĝenos sin pri tio? Kial oni petu

leganton ke li faru repetitajn agojn de trabato kaj perforta eniro?”

A.E. Housman

“Eĉ kiam poemo havas signifon, kiel ĝi havas kutime, ne estas konsolinde eltiri

tion…. Perfekta kompreno kelkfoje preskaŭ estingas plezuron.”

Salvatore Quasimodo

“Poezio estas la revelacio de sento ena kaj persona de la poeto kiun la leganto

rekonas kiel la sia.”

Tom Schulman

( en kino ) La Societo de Mortaj Poetoj

“Ni ne legas kaj verkas poezion ĉar ĝi estas koketa. Ni legas kaj verkas poezion

ĉar ni estas anoj de la homa raso. Kaj la homa raso estas plena de pasio.

Medicino, juro, komerco, enĝeniertekniko, jen noblaj okupoj kaj necesaj por

vivtenado. Sed poezio, belo, romanco, amo, ni deziras vivi por ili.”

Emily Dickinson

“Se mi legas libron kaj ĝi malvarmigas mian tutan korpon tiel ke nenio

povas min varmigi, mi scias ke tio estas poezio.”

John Keats

“Poezio… devus trafi la leganton kiel vortumado de siaj plej altaj pensoj, kaj

ŝajni kiel rememoro.”

Russell Baker

“Mi forlasis la novan poezion antaŭ tridek jaroj kiam plejparte ĝi

komencis legi kiel ĉifritaj mesaĝoj transdonitaj inter solecaj eksteruloj.”

Randall Jarrell

“Mi pensas ke ebla defino de nia moderna kulturo estas ke ĝi estas tia

en kiu naŭdekonoj de niaj intelektuloj ne povas legi poezion.”

Nathaniel Hawthorne

“Neniu, mi pensas, devus legi poezion, aŭ rigardi pentraĵojn aŭ statuojn, kiu ne

povas eltrovi pli ol la poeto kaj artisto aktuale esprimis.”

Robert Heinlein

“Poeto kiu legas siajn versojn publike povas havi aliajn aĉajn kutimojn.”

John Andrew Holmes

“Por senti sin plej bele vivanta signifas ke oni legas ion belegan, preta cxiam

rimarki en la fluado de la lingvo la subitan ekbrilon de poezio.”

Jack Gilbert

“Kiam mi legas la poemojn kiujn mi multe valoras, ŝokas min la kvanta ĉeesto de la

koro – en ĉiuj el ĝiaj formoj – kio estas senfine havebla.”

Tim Lilburn

“La legado de poezio similas al falado tra aero, vigligante, terurante.”

Sylvia Plath

“Nenio odoraĉas kiel amaso de neeldonitaj verkoj.”

Dan Poynter

“Manuskripto ne submetita estas libro ne eldonita.”

George Konrad

“ Mi kredas ke estas mia laboro ne nur verki librojn sed eldonigi ilin.

Libro estas kiel infano. Oni devas defendi la vivon de la infano.”

Tim Love

“Estas neutile sendi manuskriptojn al eldonejoj krom se vi jam gajnis

premiojn en gravaj konkursoj aŭ jam aperigis verkojn en imponaj revuoj.”

Oscar Wilde

“Mi prilaboris la malneton de unu el miaj poemoj la tutan matenon.

En la posttagmezo mi remetis ĝin.”

Sara Genn

“Nuntempe, se vi hazarde estas poeto vi devas kantigi viajn vortojn por ke viaj

ideoj aperu.”

Archibald Macleish

“Se la poemo povas esti plibonigita per klarigoj de la aŭtoro estus pli bone ke ĝi

neniam estus eldonita.”

John David Roberts

“Poezio, estu konciza. Posteuloj amos tiun severecon kiel la ĉefa de viaj

ornamaĵoj.”

Charles Bukowski

“Nenio malgxustas kun poezio kiu distras kaj estas facile komprenebla.

Genieco povus esti la ebleco diri profundan ideon facilmaniere.”

Maggie Anderson

“La energio de reviziado estas la energio de kreado kaj ŝanĝo, kiu estas la energio

de detruo.”

Terri Guillemets

“Se poemo umas en via korpo hodiaŭ, mi garantias al vi morgaŭon.”

Karl Shapiro

“Bona poezio donas al homo penspaŭzon, klarigas la serĉon, proponas celon…”

Paul Valery

“Estas en via vio kio estas preter via vio.”

Rene Char

“Poeto devas postlasi spurojn de sia trairo, ne pruvon.”

Robert Frost

“Kiel glaciero sur varmega forno la poemo devas rajdi sur ĝia propra fandado.”

Joseph Joubert

“Vi ne trovos poezion ie ajn krom se vi portos iom da ĝi kun vi.”

Dylan Thomas

“La plej bona metikono ĉiam lasas truojn kaj breĉojn… tiel ke io

kio ne estas en la poemo povas enrampi, enŝtelpaŝi, fulmi aŭ tondri enen.”

Billy Collins

“Tiuj, kiuj deziras verki bonan poemon devus legi bonan poezion, ne

instrulibrojn. Ja, ĉiu bona poemo estas kiela libro.”

e.e.cummings

“Se, post la fino de viaj dek aŭ dekkvin jaroj de batalado kaj laborado kaj

sentado, vi trovos ke vi skribis unu linion de unu poemo, vi ja estos tre

bonŝanca.”

Maxine Kumin

“Mi ne rekomendus poezion kiel kariero. Unue, tio ne estas ebla en la nuna

tempo kaj loko – en ĉi kulturo – fari karieron el poezio. La verkado de poezio

estas unu afero. Estas monomanio, la gratado de dia juko, kaj tio rilatas neniel

al mono. Vi povas, tamen, fari karieron el poezio per instruado, vojaĝado, kaj

prelegado. Plej bone estas magra vivtenado.”

Robert Graves

“La unua regulo de poeto estas ke li neniam enuigu siajn legantojn; kaj la plej

bona maniero sekvi tiun regulon estas neniam enuigi sin mem – kiun, nepre,

signifas ke li skribu nur kiam li havas ion urĝan por diri. La arto de poezio

konsistas en la portado de poemo tra malneto tra malneto, sen la perdo de ĝia

inspira magiko: li forigas ĉion senrilata aŭ malatentiga, kaj netigas la

restaĵon. Pigraj poetoj neniam malnetumas sufiĉe: iuj eĉ kredas ke virto kuŝas

ene de la unua skribmarko alkrajonigita dorse de koverto.”

J. Kennedy

“La plej bona, plej longdaŭra poezio konstruas sian propran merkaton.”

Emily Dickinson

“Diru la veron, sed diru ĝin oblikve.”

E.B. White

“ Estu obskura precize.”

Rita Dove

“Poezio estas la plej pura formo de la lingvaj artoj. Ĝi estas la plej enfermiga kaĝo, kaj se oni povas ellerni kiel kanti en tiu kaĝo, estas mirinda.”

Carl Sandburg

“Poezio estas eĥo kiu petas ombron danci.”

Edward Sapir

“Poezio ĉie estas neapartigebla en sia origino de la kantanta voĉo kaj la mezuro de la danco.”

Jane Hirshfield

“La fekundeco de poezio vivas pro tio kio estas dirita kaj nedirita, pro sia lingvumita memo kaj pro sia senlingvumita ajneco, pro la konebla mondo kaj la gravita altiro de tio kio kuŝas preter la sciebla.”

Maya Angelou

“Poezio povas diri al ni kiaj estas la homoj. Ĝi povas diri al ni kial ni stumblas kaj falas kaj kiel, mirinde, ni povas ekstari.”

Mark Strand

“Poezio povas vin emociigi en manieroj nekompreneblaj; ĝi komunikadas pli ol ĝi efektive diras. Poemoj havas lirikan identecon kiu preteriras ties iumomentan ajnan temon.”

Mark Strand

“Poemo estas loko kie la kondiĉoj de ekstereco kaj enuleco estas palpeblaj, kie imagi estas senti kia estas ja esti. Ĝi permesas ke ni rehavu la vivon forprenitan pro niaj vivoj tro okupataj. Eĉ pli paradokse, poemo permesas al ni vivi en ni mem kvazaŭ ke ni vivas iome preter ni mem.”

Paul Celan

“Poemo, kiel manifestacio de lingvo kaj pro tio esence dialogo, povas esti mesaĝo en botelo, forsendita kelkfoje sen granda kredo – ke ie aŭ iam ĝi ondume albordiĝos, eble ĉe fekunda tero. Poemoj en tiu senco, ankaŭ, estas survoje: ili direktas sin ien cele por io.”

Rita Dove

“Poezio estas lingvo la plej distilita kaj la plej potenca.”

Thomas Gray

“Poezio estas pensoj kiuj spiras, kaj vortoj kiuj brulas.”

Scott Fitzgerald

“Poezio estas io, kio vivas kiel fajro en vi – kiel muziko en muzikisto… aŭ ĝi estas nenio, senenhava, formaligita tedaĵo ĉirkaŭ kio pedantoj povas senfine zumi iliajn notojn kaj klarigojn.”

Czeslaw Milosz

“La celo de poezio estas memorigi nin kiel malfacile estas resti nur unu persono, ĉar nia domo estas malfermita, kaj ne estas ŝlosiloj en la pordseruroj, kaj senvideblaj gastoj eniras kaj eliras laŭ nia volo.”

Germaine Greer

“Poezio ekzistas parte por subfosi la certecojn de akceptita intelekta sistemo, per la malfermo de fendo de konscio tra kiu la realeco de la nekonkerita mondo povu eniri.”

Earle Birney

“La nepraĵoj de poezio estas ritmo, danco, kaj la homa voĉo.”

Jane Hirshfield

“La funkcio de poezio estas diri al ni ke ni devus ŝanĝi niajn vivojn. Ĝi tion faras pere de ripetataj demandoj, kiuj nur povas esti responditaj pere de nia tuta esto – korpo, parolo, kaj menso. Kia estas la kvalito de tiu momento?”

Paul Valery

“La potenco de verso devenas de la nedifinebla harmonio inter kio ĝi diras kaj kio ĝi estas.”

William Carlos Williams

“Poemo estas eta aŭ granda maŝino farita el vortoj. Kiam mi diras ke estas nenio sentimentala pri poemo mi deziras signifi ke neniu parto, kiel ero de maŝino, estas balasto.”

Carl Sandburg

“Poezio estas taglibro de mara besto vivanta sur la tero, kiu deziras flugi aeren. Poezio estas serĉo por silabloj por pafi al la barieroj de la nekonataj kaj de la nekoneblaj. Poezio estas fantoma teksto kiu klarigas kiel ĉielarkoj fariĝas kaj kial ili malaperas.”

Stephen Mallarme

“Estas la laboro de poezio purigi nian vortoŝtopitan realecon per kreado de silentoj ĉirkaŭ aferoj.”

John Cage

“Estas poezio tiel rapide kiel ni komprenas ke ni nenion posedas.”

Christopher Fry

“Poezio estas la lingvo per kiu homo esploras sian propran miregon.”

W.H. Auden

“Kio estas Profesoro de Poezio? Kiel oni povas profesorumi poezion?

Allen Ginsberg

“Poezio ….Ĝi estas tia tempo nokte, kuŝante en lito, pensante kiel vi vere pensas, faranta la privatan mondon publika, tion la poeto faras.”

Thomas Hill

“Matematiko kaj Poezio estas… la elparolo de la sama potenco de imago, nure ke en unu kazo ĝi estas alparolita al la kapo, en la alia kazo, al la koro.”

Somerset Maugham

“La krono de literaturo estas poezio. Ĝi estas ĝia fino kaj celo. Ĝi estas la plej sublima funkcio de la homa cerbo. Ĝi estas la atingo de beleco kaj delikateco. La verkanto de prozo povas nur flanken staru kiam poeto preterpasas.”

William Hazlitt

“Poezio estas la atuto memorinda en vivo.”

Patrick Lewis

“Poezio estas la tunelo ĉe la fino de la lumo.”

George Elliott Clarke

“Se poezio estas parenca al kanto, kiel indas kanto nekantita?”

Audre Lorde

“Poezio ne estas sole sonĝo kaj klarvido; ĝi estas la skeleta arkitekturo de niaj vivoj. Ĝi demetas la fundamentojn por estonteco de ŝanĝoj, ponton trans niaj timoj de la ne antaŭe vidotaj aferoj”.

John F. Kennedy

“Kiam potenco gvidas homon al aroganteco, poezio memorigas lin pri liaj limoj. Kiam potenco mallarĝigas la kampon de homa prizorgo, poezio memorigas lin pri la riĉeco kaj diverseco de ekzistado. Kiam potenco koruptas, poezio purigas.”

Wendy Morton

“Poezio malfermas la pordojn de la koro, la pordojn de ĝojo kaj malĝojo. Poezio malfermas la pordojn al beateco.”

Lorna Crozier

“Tion, kion mi provas establi kiam mi verkas estas moviĝo tien kaj reen inter la profundaj kaj ĉiutagaj aferoj.”

W.S. Merwin

“Por mi la verkado de poezio rilatas al kiel oni deziras vivi.”

Bill Moyers

“Poezio estas novaĵoj – novaĵoj de la menso, novaĵoj de la koro – kaj dum legado kaj aŭskultado de ĝi, poeto kaj spektantaro estas kunfanditaj.”

Maxime Kumin

“Mi pensas ke mi estis naskita kun jamba pentametro en miaj vejnoj. La verkado de poemoj estas monomanio –kiu mense stabila homo fariĝus poeto?”

Pri Verkado de Poemoj

Naomi Beth Wakan

“Lernu formojn. Rompu formojn. Por mi, la esenco de poezio estas ke ne ekzistu breĉo inter poemo kaj paĝo, tio estas, neniu poeto ĉeestas. Paradokso, sed atingebla paradokso, tio estas se oni deziras trafi la celtabulon.”

David Fraser

“En la mondo de libera versofarado, bonaj poetoj scias kaj povas praktiki ĉiujn formojn kaj teknikojn de la pasinteco. Ilia arto estas sia propra. Ilia voĉo estas sia propra. Ilia metio estas alispeca, metio konstruita surbaze de kio kaj kiu antaŭeniris. Poetoj ne ekzistas solaj en spaco. Ili apartenas al la universo de steloj kaj la verkado resonadas tien kaj reen inter ili.”

T.S. Elliot

“La figurado de poeto venas de la tuta historio de lia sentiva vivo ek de infaneco kaj reprezentas la profundojn de sentoj en kiujn ni ne povas rigardi”

Paul Valery

“Poemo neniam estas finita, nur forlasita.”

Seamus Heaney

“Kio ajn sufiĉas por “kapti la koron surprize kaj disigi ĝin.”

Paul Blackburn

“Mi eĉ ne scius ĉu poemo estas finita aŭ ne krom se mia orelo tion dirus al mi.”

Allen Ginsberg

“La antikva tasko poeta estas ke ni devas inventi niajn vivojn, fari niajn proprajn miraklojn. Tio estas la beleco de nia kondiĉo same kiel gxia mizero: la timiga aspekto sed ankaŭ la plej bela.”

Robert Frost

“Verkadi liberverse estas kiel tenisludi kiam reto estas defalita.”

Mark Doty

“Senformigita eldiro ne estas poemo. Mi permesas ke vortoj fluu. Mi permesas ke ili eliru kien ajn ili deziras. Tiam mi devas stari flanke de ili, komenci formigi la lingvon por ke la poemo estu senckonebla de alia persono. Oni devas gardi sin senpartia kaj apliku ĉiujn rimendojn akireblajn al la kruda materialo de sperto.”

Stephane Mallerme

“Oni ne faras poemon per ideoj, sed per vortoj.”

Denise Levertov

“Ofte estas ia antaŭa sento, iaspeco de aŭro – kio, tio estas? Ĉu frua averto? – kiu atentigas nin pri la ebleco de poemo. Oni povas flari la poemon antaŭ ol oni povas ĝin vidi. Simile kiel ia besto…”

Anzia Tezierska

“La veraĵo kreas sian propran poezion.”

Szent-Gyorgyi

“Kiam mi komencas verki, mi skribas ĉion, kio enkapiĝas. Poste mi formetas la paperon kaj post monato skribas denove sen rigardi mian unuan tekston. Se la dua teksto malsimilas al mia unua, tiam mi skribas denove. Tiel mi eble reskribas dekses foje ĝis kiam la teksto ne pli ŝanĝiĝas.”

John Dryden

“Figurado en si mem estas la pinto kaj vivo de poezio.”

John Ashberry

“Mi pensas ke poemo kiam ĝi estas skribota estas nekonitaĵo kaj poemo kiu ne estas tia ne valoras la verkadon.”

Stanislaw Ulam

“Kiam mi estis knabo, mi sentis ke la rolo de rimo en poezio estas tiel ke ĝi devigis min serĉi por la neevidenta esprimo pro la neceso de la rimoj. Tio devigas nekutimajn kunligojn kaj preskaŭ garantias ŝanĝojn en la ĉeneroj kaj aroj de pensoj. Ĝi iĝas paradokse ia speco de aŭtomata mekanismo por originaleco.”

Robert Frost

“Poemo povas esti prilaborita post ĝia kreo sed ĝi ne povas esti prizorgumita”

Robert Wallace

“Eble ekzistas profunda kunligo inter la mezuro de verso kaj la homa pulso, ja la rito de la vivo mem.”

Andre Gide

“Mi reverkas por ke mi estu relegita.”

Anonima

“Ĉia poezia inspiro estas nur interpretado de sonĝoj”

Randall Durrell

“Verkado de poezio similas al la alpinglo de vosto sur azeno sed estas nek vosto nek azeno. Nur la okulvindo.”

Esperantistoj Pri Poezio

Marjorie Boulton

“Ragnarsson … montras kiel en nia internacia lingvo oni povas tute naturece uzi

tre malfacilajn tradician formojn. Kaj ankaŭ, kiel okazis same dum la lasta jarcento

en pluraj naciaj lingvoj, eksperimenti kun novaj, eble iom aŭdac-ŝajnaj, poeziaj

teknikoj. Ne estus tre konvinka internacia kulturo, se oni povus riproĉi, ke ni povas

nur imiti metodojn de la pasinteco.”

Renato Corsetti

“Efektive ankaŭ en Esperantujo poetoj vivas nur se ili havas popolon, kiu legas kaj

relegadas iliajn verkojn. “

Baldur Ragnarsson

“Izoleco sekvigas stagnon, kiu siavice vestas la poezion per pliigxanta formalismo,

dum ju pli intimaj estas la kontaktoj kun la cxirkauxmondo, des pli libera farigxas la

formo de poezio.”

Marjorie Boulton

“Ĝis kioma grado la uzo de tradiciaj formoj vere estas nura formalismo, eĉ pli,

estas vera stagno, estas diskuteble, sed ĉiu arta generacio emas pravigi sin kaj la

nekonvenciaj poemoj de la junaj Baldur kaj Porsteinn estas potencaj kaj originalaj.”

Baldur Ragnarsson

“Por mi poezio estas esploro, kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en

spaco kaj tempo… Poezio temas pri realaĵoj ekster la limo de ordinara sperto.”

Marjorie Boulton

“Poezio (estas)… iasence tre intelekta, iom postulema de la leganto, sed, aliflanke

poezio (venas ) …el la profundoj de homaj sentoj kaj spertoj.”

Baldur Ragnarsson

“Estas necese memori, ke la Esperanta poezio ludis ĝis nun treege gravan rolon

en la pravigado de Esperanto kiel komuna, internacia kulturligilo.”

Marjorie Boulton

Tamen Baldur pensis ke “nia poezio ne estu tro hermetika, ne perdu kontakton kun

la ordinara leganto. ( en Esperanto ) poetoj “ ĉiam celu originalecon, sed samtempe

zorgu pri la kontaktebloj kun la ordinara leganto.”Marjorie Boulton

Pri Baldur Ragnarsson

“Por poezio tiel nature originalema, eksperimenta, movo en tiun direkton estis,

kredeble, sinmodifo estiminde sinofera.”

Edwin de Kock

“Mi simple dirus, ke bonas por verkado ĉiu ilo frapa aŭ malrutina, kio rezultigas

poezion kiun ni deziras ofte relegi. ( Gravas ) ankaŭ la metaforoj.”

Edwin de Kock

“Gravas nur la rezultoj. Poemo devas esti antaŭ ĉio memorinda. Se ĝi ne

kroĉiĝas en la menso, kaj ni ne deziras re kaj re al ĝi reveni, ĝi fariĝas tra la

jaroj pli kaj pli nesignifa kaj fine malaperos el la atento de la estontuloj. Jen por mi la

ĉefaĵo.”

Edwin de Kock

“ Ĉiu poeto sukcesa, por transvivi per sia teksto en la estontecon, devas esti pli ol la

ismoj kiuj tuŝis aŭ tanĝis lian evoluon.”

Baldur Ragnarsson ( el La Poezia Arto )

“En poezio ne tiom gravas tio, kion ni diras, kiom la kielo.”

Baldur Ragnarsson ( el La Poezia Arto )

“Por kio servas la Esperanta poezio? Ni havas ortodoksajn respondojn al ĉi tiu

demando. Unuflanke ni havas respondon, kiu rilatas al la poezio ĝenerale: la tasko

de la poezio estas doni ‘plezuron’ al la leganto, kun aŭ sen klerigaj elementoj;

aliflanke ni havas la respondon, kiu koncernas specife la Esperantan poezion: ĝi

havas kroman valoron por la evoluigo de la internacia lingvo kaj kulturo, kiun kreas

kaj subportas tiu lingvo.”

Baldur Ragnarsson

“…nur malgranda malplimulto de la homoj serioze faras al si la penon inteligente

konsideri la poezion, kaj pritaksi ĝin laŭ kriterioj pli severaj ol estas la principo de

plezuro.”

Baldur Ragnarsson ( el La Poezia Arto )

“En poemoj la senco estas unuaranga, ne gxia sonarangxo. Sonarangxo aux sonoro de poemo validas efektive nur kiam gxi kontribuas al la senco per tauxgaj emfazoj, paralelismoj kaj esencaj strukturaj efikoj. Poemo estas antaux cxio komuniko de senco, poezia senco, komuniko per kontinua vico de lingvaj formoj.”

Baldur Ragnarsson ( el La Poezia Arto )

“En sukcese oblikva poemo la kunsignifoj sin trovas sur bazo komuna kulture kaj socie, ili grave kontribuas al la komuniko inter poeto kaj leganto, kaj samtempe profundigas la kernan, objektivan signifaron de la poemo. Oblikveco konsistas en tio, ke bona poemo surprizas la leganton semantike, utiligante validajn kernosignifojn kaj kunsignifojn en manieroj, kiuj paradokse devias de la kutimaj normoj sen eksterlaso de senca dependeco de tiuj normoj.”

“El la vidpunkto de la leganto la poezia sintezo, la koncentriĝo kaj la komplikeco de la poezia eldiro, devas principe esti solvebla per raciaj rimedoj.”

Beletra Almanako, #14, MONDIAL, NOVJORKO

Ricardo Felipe Albert Reyna ( el Poemoj el mia triciklo )

“Poezio estas…

Senelira labirinto,

eliksira kolocinto;

dolcxamara vivpasio,

dornoplena mortaltiro;

suferiga amincito,

promesema verekscito.

Vero, Belo, Am’, Realo…

La poeto vidas,

la poeto sentas,

la poeto estas.”

Rabindranath Tagore ( el festparolado de Prof. John Mayer, KEA Kongreso 1961 )

“Mi estas nek klerulo nek filosofo…. Mi estas poeta kantisto kaj ĉiame altirata de la

sonoj venantaj de la domo de kantoj….Ĉu oni kreas poemojn por klarigi ion? Same

kiel larmo kaj rideto poemoo estas nura respegulo de enaj travivaĵoj. Se la scienco

aŭ filosofio profitus iom per ĝi, bone. Sed tio ne estas la kialo de ĝia ekzisto. Se vi

kaptas fiŝon veturante per pramo, vi estas feliĉulo. Tamen tio ne transformas la

pramon al fiŝkapta boato, kaj neniu insultu la pramiston tial ke li ne fiŝkaptas

iste.”

Bibliografio:

Addonizio, Kim and Laux, Doirianne. The Poet’s Companion. W.W. Norton and Company, 1997.

Borge, Jorge Luis. This Craft of Verse, Harvard university Press; First Edition, 2000

Bugeja, Michael J.. The Art and Craft of Poetry, Writer’s Digest Books; New Edition, 2001.

Fry, Stephen. The Ode Less Travelled: unlocking the poet within. Hutchinson, 2005.

Hirsch, Edward. How to Read a Poem, Harcourt Brace and Company, 1999.

Koch, Kenneth. Making Your own Day: The Pleasure of Reading and Writing Poetry, Touchstone, 1998.

Kooster, Ted. The Poetry Home Repair Manual – practical advice for poets, UNP – Nebraska, 2005

Mayes, Frances. The Discovery of Poetry, Harcourt Brace College Publishers, 2001.

Moyes, Bill. The Language of Life, Doubleday Dell Publishing Group, 1995

Moyers, Bill. Fooling with Words, Harper, 2000.

Naomi Beth Wakan and David Fraser. On Poetry, Ascent Aspirations Publishing, 2012.

Oliver, Mary. A Poetry Handbook, Harcourt Brace and Company, 1994

Pinsky, Robert. The Sound of Poetry – a brief guide, Farrar, Straus and Giroux; First Edition, 1999.

Ragnarsson, Baldur. La Lingvo Serena, Edistudio, 2007.

Wilson, Sheri-D. The Spokenword Workbook, Calgary Spoken Word Society and The Banff Centre Press, 2011.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.