MEMEO KAJ GENO ( poemo )

El ipernity E-poemoj

( Richard Dawkins originis la esprimon, memeo, en sia libro ‘The Selfish Gene’ en 1976 ) Ĉu li malgajis kiam plimulto voĉdonis referendume en 2016 forlasi la Eŭropan Komonumon?

Memeo kaj geno

Klarigis li –
“Memeo egale valoras kiel geno.
Memeo nomas ĉian eron
de kultura informo
kiun unu menso donas al alia menso.
Pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj,
Kantoj, dancoj, artoj,
Kaj Lingvoj.
Kaj tiel plu, tiel plu, plu, plu.
Memeoj reproduktiĝas kaj evoluas
Same kiel genoj en biologia evoluo.
Ili ekzistas aliforme por adaptiĝi
Por variigi, mutacii, konkurenci, heredigi
Kaj bezonas ĉiajn engaĝigojn
Por plu vivi, plu vivi, por plua
Evoluo.

Klarigis li –
“Memeo egale valoras kiel geno.
Geno indikanta proteinon
Ekzistas en multaj statoj
Kiel Rusaj pupoj nestas unu en alian.
Genetikaj aliformiĝoj kreas
Diversecon por sekurecoj
Por ekresaltemeco de detruo, ek, ek ,ek
de ajnaj ŝanĝkondiĉoj
En mondo de
Geologiaj kataklizmoj
Kaj klimataj katastrofoj.”

Nek muroj nek forkuroj
De dialogoj kaj disputoj
Pretigos la homaron
Por necesa adaptiĝo.
Nur diversaj konkurantaj kulturoj
Pretigos la homaron por la necesa
Ekresaltemeco, ek, ek ,ek
de ajnaj ŝanĝkondiĉoj
En mondo de
Geologiaj kataklizmoj
Kaj klimataj katastrofoj.”

Kaj lingvoj jese, ankaŭ, jese gravas
Kiel memeoj plej gravaj.
Ili entenas, volvas kulturojn
Kiel haŭto entenas, volvas korpojn.
Se forbruliĝas tro da haŭto, morto de persono.
Se malaperas tro da parolantoj, morto de kulturo.
Lingvo estas la haŭto de ajna kultura grupo.
Mi oponas kaj Genecidon kaj Memeocidon!

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.