Panja poeto foje diris
Fekunda penso el mi iris
Fingretoj, oreletoj paraj?
Akuŝintencoj miaj karaj?
Aŭ ĝi naskito antaŭtempa?
Nudvundeblas sub neona zum’
En kovilo sub elektra lum’?
Muro baras min de la flagreto –
De vivo en haŭtfalduleto.
Nun manlevas ĝin la kuracist’
Vangon premas mi en la persist’
Al vitra mur’ kiu baras min
Oh, deziras plue moldi ĝin
Sopiras aldoni vortojn du
Sed devas pacienci – nu?