Indiĝenaj popoloj ‘kantas’ kiel kanarioj por la tero ( poemo )

Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj ?
Kiujn la ministoj portis en minejojn
Averti pri asfiksio de spirgasoj
Mortigaj se oni spasme spiras en plumojn.
Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj –
Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj
Ministo karba, devas li fulge fosi.
Kanario kapta volas ĝi forflugi,
Libere sori, surfi sur ventondoj
Kante ĉirpi, kaj sen kaĝe amdeklari
Al amato ien alte super arboj.
Ministoj karbaj ne volas sufokigxi
Pro laboro pena, borantaj subtere
Devigas birdetoj asfiksie morti
Por sekure, ili manlaboru lukre.
Ĉu vi aŭdis pri kantantaj indiĝenoj?
Kiuj manifestacias, vojojn blokas
Atentigas la firmaojn pri danĝeroj
Provas protekti la naturan medion
Devigi indan etikon de teramo?
Kiaj strangaj partneroj sed ne volantaj –
Firmaoj, ekspluantoj de senviva materio
Laŭ nefleksebla homcentriga linea tempo.
Indiĝenoj, gardantoj de onklaj rokoj
Kies scio saltas radiksente el la tero
Venas de bestoj, akvoj, aeroj, fajroj
Sezonoj. La cikloj karambolas onde
Inte, ante, onte ondume kiel
Supre de surfondoj en Polinezio
Tiuj skiis la akvajn akumuliĝojn
ondumintajn renverse elsuĉen de la plaĝoj,
Hulis ondumonte sub marŝaŭmojn
De vortice altiĝantaj ondumrompiĝoj ĝis
Krestrajde spertas la ĉiaman NUNON .

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.