Deklaracio de Interdependeco
Ĉi-tion ni scias Ni estas la tero, pere de la plantoj kaj bestoj kiuj nin nutras. Ni estas la pluvoj kaj la oceanoj kiuj trafluas niajn vejnojn. Ni estas la spiro de la arbaroj de la lando, kaj la plantoj de la maro. Ni estas homaj bestoj, parencaj al ĉiuj aliaj vivestuloj kiuj devenas de la unua ĉelo. Ni kunspertas kun ĉi-tiuj parencoj komunan historion, priskribita en niaj genoj. Ni protoprenas komunan nuntempon, plena de necerteco. Ni partoprenas komunan estontecon, ankoraŭ ne rakontita. Ni homoj estas nur unu el tridek milionoj da specioj kiuj teksas la mallarĝan tavolon de vivo kiu envolvas la mondon. La stabileco de la komunumoj de vivantaj estaĵoj dependas de tiu diverseco. Ligita en tiu reto, ni estas interkonektitaj – utiligantaj, purigantaj, dividantaj kaj restarigantaj la fundamentajn elementojn de vivo. Nia hejmo, planedo Tero, estas limigita; la tuta vivo kunuzas ties rimedojn kaj la energion de la suno, kaj pro tio estas limigoj al kresko. Por la unua fojo, ni atingas tiujn limojn. Kiam ni difektas la aeron, la akvon, la grundon kaj la variecon de vivo, ni ŝtelas de la senfina estonto por servi al la efemera nuntempo. Ĉi-tion ni kredas Homoj iĝis tiom multnombraj kaj niaj iloj tiom potencaj tiel ke ni pelis parencajn estaĵojn al estingo, baris la grandajn riverojn, disŝiris la antikvajn arbarojn, venenigis la grundon, pluvon kaj venton, kaj boris truojn en la ĉielo. Nia scienco alportis doloron same kiel ĝojon; nia komforto estas pagita per la suferado de milionoj. Ni lernas pro niaj eraroj, ni priploras niajn malaperantajn parencojn, kaj ni nuntempe kreas la novajn politikojn de espero. Ni respektas kaj subtenas la absolutan bezonon por pura aero, akvo, kaj grundo. Ni konstatas ke la ekonomiaj aktivecoj kiuj profitas la kelkulojn dum ili ŝrumpas la heridaĵon de la plimulto estas maljustaj. Kaj pro tio ke degenero de la natura medio erozias biologian kapitalon por ĉiam, oni devas enkalkuli ĉiujn ekologiajn kaj socialajn kostojn en la ekvacioj de evoluo. Ni estas unu etdaŭra generacio en la longa marŝo de tempo; la estonteco ne estas la nia por forviŝi. Ĉi-tiel estu kiam scio estas limigita, ke ni memoros ĉiujn, kiuj promenos post ni, kaj ni eraros je la flanko de singardo. Ĉi-tiun ni decidas Ĉion, kion ni scias kaj kredas devas estiĝi la fundamento de nia vivmaniero. Ĉeestanta kun ĉi-turnopunkto en nia rilato kun la Tero, ni laboros por evoluado: De perforto al partnereco; de fragmenteco al konekteco; de malsekureco, al interdependeco David Suzuki Foundation – Esperanto Translation |
Declaration of Interdependence
This we know We are the earth, through the plants and animals that nourish us. This we believe Humans have become so numerous and our tools so powerful that we have driven fellow creatures to extinction, dammed the great rivers, torn down ancient forests, poisoned the earth, rain and wind, and ripped holes in the sky. This we resolve All this that we know and believe must now become the foundation of the way we live.
English Version. David Suzuki Foundation |