Deklaracio de Interdependeco Ĉi-tion ni scias Ni estas la tero, pere de la plantoj kaj bestoj kiuj nin nutras. Ni estas la pluvoj kaj la oceanoj kiuj trafluas niajn vejnojn. Ni estas la spiro de la arbaroj de la lando, kaj la plantoj de la maro. Ni estas homaj bestoj, parencaj al ĉiuj aliaj vivestuloj […]
Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj ? Kiujn la ministoj portis en minejojn Averti pri asfiksio de spirgasoj Mortigaj se oni spasme spiras en plumojn. Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj – Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj Ministo karba, devas li fulge fosi. Kanario kapta volas ĝi forflugi, Libere sori, surfi sur ventondoj Kante ĉirpi, […]
Tradicioj de la Amiŝoj Mi vekiĝas en urbeto Amiŝa Centro de farmkulturado varia Kie kamparanoj arde bienumas Virinoj kun ŝtrumpoj nigraj, longaj jupoj Viroj kun barboj maturaj, ŝelkoj elastaj Resistas kontraŭ influoj modernaj. Nenia monoagrikulturo monotonas Kampoj novalas Porkoj, bovinoj paŝtas ĉe nekulturata plugter’ Rotacio de rikoltoj kutima afer’ Maizo, milio, luzerno, tritiko Pennsylvaniaj kampoj […]
Panja poeto foje diris Fekunda penso el mi iris Fingretoj, oreletoj paraj? Akuŝintencoj miaj karaj? Aŭ ĝi naskito antaŭtempa? Nudvundeblas sub neona zum’ En kovilo sub elektra lum’? Muro baras min de la flagreto – De vivo en haŭtfalduleto. Nun manlevas ĝin la kuracist’ Vangon premas mi en la persist’ Al vitra mur’ kiu baras […]
El La Prologo de ‘Odyssey, A Modern Sequel’: by NIKOS KAZANTZAKIS Esperanto English Ho Suno, mia rapida koketanta okulo, mia ruĝhara ĉashundo, ekflaru trovige ĉiujn ĉasaĵojn kiujn mi amas, ilin postsekvu rapide, diru al mi ĉion, kion vi vidis sur tero, ĉion, kion vi aŭdis, kaj mi aliformigos ilin en la sekreta forĝejo de […]
Forta ekvento klinigas velboaton mian Tial mi mankaptas la lofan flankon. Sub la vela bumo amordezirantaj gevelantoj Sin tenas tenere amkarese. Dume ŝaŭma blankakvo inundas la ŝipkorpon. La svingkilo vibresone murmurigas la pavezon. Videble la amdeziraj korpoj de miaj samŝipanoj tremblas Sinalkroĉantaj unu la alian je fervoro ekstazega. Meze de tempesto miaj okuloj kaj buŝo […]