La rakonto de Saltanta Muso – Aŭtoro Nekonata

La rakonto de Saltanta Muso

 

Kanada Indiana Legendo – Aŭtoro Nekonata

 

Fojo estis muso. Li estis okupata muso, serĉante ĉie nazo al grundo kun vangoharoj  kiuj tusis herbojn kaj rigardis ĉion.. Li estis okupata kiel ĉiuj musoj per musoj aferoj. Sed iom post iom li aŭdis strangan sonon. Li levis sian kapon, tre malfacile provis rigardi, siaj vangharoj tordiĝantaj en la aero, kaj li scivolis. Iun tagon li ekkuris al alia muso kaj demandis lin: “Ĉu vi aŭdas kriadon en viaj oreloj, mia frato?”

 

“Ne, ne,” respondis la alia muso, ne levante sian okupatan nazon de la grundo.” Mi aŭdas nenion. Mi estas okupata nun. Parolu al mi poste.”

 

Li demandis alian muson la saman demandon kaj la muso rigardis lin strange.” Ĉu vi estas stulta en via kapo? Kian bruon?” li demandis kaj glitis en truon de falinta arbo.

 

La eta muso skuis siajn vangharojn kaj rigardis lin strange, kaj okupis sin denove, decidante tute forgesi la tutan aferon. Sed foje tie kaj tie estis la bruetado denove. Estis malforta, tre mallaŭta, sed vere estis tie! Unutage, li decidis esplori pri tiu sono nur iomete. Li forlasis la okupatajn musojn kaj trotetis iomete foren por aŭskulti denove. Jen tie, ĝi ja estis! Li estis aŭskultanta serioze, kiam iu diris saluton.

 

“Saluton eta frato,” la voĉo diris, kaj muso preskaŭ saltis el sia propra haŭto. Li kurbigis siajn dorson kaj voston kaj pretiĝis ekkuri.

 

“Saluton eta frato,” la voĉo diris. “Estas mi, via frata prociono.” Kaj ja aktuala ĝi estis. “Kion vi faras ĉi tie tute sole, eta frato?” demandis la prociono.” La muso ruĝiĝis, kaj metis sian nazon preskaŭ sur la grundo. “Mi aŭdas muĝadon en miaj oreloj kaj mi esploras pri tio.” Li respondis timeme.

 

“Muĝado en viaj oreloj?” respondis la prociono kaj sidis apud li. “Tion, kion vi aŭdas, eta frato, estas la rivero.”

 

“La rivero?” muso demandis scivoleme. “Kio estas rivero?”

 

“Promenu kun mi kaj mi montros al vi la riveron,” prociono diris.

 

Eta muso estis terure timigita, sed li obstine deziris finfine scii pri kio temas tia muĝado.” Mi povas reiri al miaj musaj okupoj,” li pensis, “post kiam la afero estas klarigita, kaj eble ĉi afero helpos al mi per miaj okupiĝoj de pristudoj kaj kolektadoj. Kaj miaj fratoj ĉiuj diris ke estis nenio. Mi montros la veron al ili! Mi petos ke prociono revenu kun mi kaj mi havos la pruvon.”

 

“En ordo prociono, mia frato,” diris muso ‘gvidu min al la rivero. Mi promenos kun vi.”

 

La eta muso promenis kun la prociono. Lia koreto frapetadis en sia brusto. La prociono gvidis lin laŭlonge de nekutimaj vojoj kaj museto flaris la aromon de multaj spuroj lasitaj de preterpasantoj. Multfoje li timiĝis kaj volis forkuri reen. Finfine, ili venis al la rivero! Estis grandega kaj imponega, profunda kaj dinafana kelkloke, kaj malhela aliloke. Museto ne kapablis rigardi trans la tuton estis tiom grandega. Ĝi muĝadis, kantis, ploris, kaj tondris laŭ ĝia vojfluo. Museto vidis ke grandaj kaj etaj pecoj de la mondo flosis en ĝi.

 

“Estas tre potenca!” museto diris, stumblante por vortoj.

 

“Estas granda aspekto de la mondo,” respondis la prociono, “Sed jen, permesu ke mi prezentu vin al amiko.”

 

En loko ne profunda kaj pli trankvila estis nimfeo, brila kaj verda. Rano tiel verda kiel la nimfeo sidis sur ĝi kies klare videbla ventro blankis.

 

“Saluton, eta frato,” diris la rano.

 

“Bonvenon al la rivero.”

 

“Mi devas forlasi vin nun,” interrompis prociono,” sed ne timu, eta frato, ĉar rano nun zorgos pri vi.” Kaj prociono foriris, serĉante laŭ la bordoj de la rivero por pecetoj de manĝindaĵoj kiujn ĝi povis manetlavi kaj manĝi.

 

Museto proksimiĝis al la akvo kaj enrigardis. Li vidis tie la speguliĝon de timigita museto.

 

“Kiu vi estas?” museto pridemandis la ranon.” Ĉu vi ne estas timigita esti tiel distance de la bordo de la granda rivero.”

 

“Ne, respondis la rano,” Mi ne timas. Mi ricevis la donacon ek de mia naskiĝo vivi kaj supre kaj sube de la akvo, kaj ene de la rivero. Kiam venas sinjoro ‘vintro’ kaj li frostigas jenan medicinon, oni ne povas min vidi.Sed dum la tondrabirdo flugadas, mi estas ja ĉi tie. Por viziti min, oni devas veni kiam la mondo estas verda, ne blanka kun neĝo. Mi, mia frato, mi estas la prizorganto de la akvo.”

 

“Tute mirinda!” diris museto fine, denove stumblante por trovi vortojn.

 

“Ĉu vi ŝatus havi iom da Medicina Potenco?” rano demandis.

 

“Medicina Potenco? Mi?” demandis eta muso. “Jes, jes! Se eblas.

 

“Do, tiel estu. Sidu sur viaj kalkanoj, kaŭru kaj poste eksaltu, saltu tiel alte kiel eble! Tiam vi havigos vian medicinon!” Rano diris.

Museto faris tiele. Li kaŭris kiel multe kiel eblis kaj saltegis. Kaj kiam li faris tion liaj okuloj vidis la sanktajn montojn.

 

Museto apenaŭ povis kredi al siaj okuloj. Sed jen ili estis! Sed momente li refalis al Tero, kaj li plonĝis en la riveron!

 

Museto ektimiĝis kaj baraktis grimpe al la rivera bordo reen. Li estis malseka kaj timigita preskaŭ ĝis morto.

 

“Vi trompis min,” museto kriis al la rano!”

 

“Atendu,” diris la rano. “Vi ne havas ian vundon. Ne permesu ke via timo kaj kolero blindigu vin. Kion vi vidis?”

 

“Mi,” stumble elparolis museto,” Mi vidis la sanktajn montojn!”

 

“Kaj vi havas novan nomon!” rano diris. “

 

Via nomo nun estas Saltanta Muso!”

 

“Dankon.Dankon.” Saltanta Muso diris, kaj dankis denove. “Mi deziras reiri al mia popolo kaj diri al ili pri kio okazis al mi.”

 

“Iru. Iru laŭdezire.” Reiru al via popolo. Estas facile trovi ilin. Tenu la sonon de la medicina rivero en la Koro de via kapo. Iru foren de tiu sono kaj vi trovos viajn gefratajn musojn.”

 

Saltanta Muso reiris al la mondo de la musoj. Sed li trovis tie malkontenton. Neniu pretis aŭskulti lin. Kaj ĉar li estis malseka, kaj ne havis manieron klarigi tion pro tio ke tiam ne pluvis, multaj el la musoj timis lin. Ili pensis ke alia besto kraĉis lin el ĝia buŝo kiam provis lin manĝi. Kaj ili ĉiuj sciis ke se li ne estas dezirata kiel manĝaĵo por alia besto, li devas ankaŭ esti veneno por ili.

 

Saltanta Muso vivis denove inter sia popolo, sed vivo malagrablis, kaj li ne povis forgesi sian vidon de la sanktaj montoj.

 

Tiu memoro brulis en la menso kaj koro de Saltanta Muso, kaj iutage li iris al la rando de la musa loĝloko kaj rigardis al la stepoj. Li rigardis supren por agloj. La ĉielo estis plena de multaj punktoj, ĉiu estis unu aglo. Sed li estis decidinta iri al la sanktaj montoj. Li kolektis sian kuraĝon kaj kuris tiel rapide kiel li povis sur la stepojn. Lia eta koro frapetadis ekscitige kaj timeme.

 

Li kuris ĝis li venis al amaso de salvio. Li momente ripozis por kapti spiron kiam li vidis Maljunan Muson. La amaso de salvio estis agrablejo por musoj pro ebleco okupiĝi pri kolekto de semoj kaj aliaj aferoj.

 

“Saluton,” diris la Maljuna Muso. “Bonvenon.”

 

Miris Saltanta Muso. Tia loko kaj tia muso. “ Vi estas vere moŝta muso.” Diris Saltanta Muso respektoplene. “Jena loko estas vere mirinda. Kaj ankaŭ la agloj ne povas vidi vin ĉi tie,” diris Saltanta Muso.

 

“Jes,” diris Maljuna Muso,” kaj oni povas vidi ĉiujn vivulojn de la stepo, bizonoj, antilopoj, kunikloj, kaj kojotoj. Oni povas vidi ilin de ĉi tie, kaj ekscii iliajn nomojn.”

 

“Tio estas mirinda afero,” diris Saltanta Muso.” Ĉu vi povas vidi ankaŭ la riveron kaj la grandajn, sanktajn montojn?”

 

“Jes kaj ne,” diris Maljuna Muso certige. “Mi povas vidi la grandan riveron, sed bedaŭrinde estas la fakto ke la grandaj sanktaj montoj estas nur mito. Forgesu pri via pasio ilin vidi kaj restu kun mi ĉi tie. Estas ĉio bezonata por vi, kaj estas bona loko loĝadi.”

 

“Kiel li povas tion diri?” pensis Saltanta Muso. “La medicino de la sanktaj montoj estas neforgesebla por iu ajn.”

 

“Mi multe dankas vin pro viaj donacoj de manĝaĵoj, Maljuna Muso, kaj ankaŭ pro kunuzo de via hejmo,” diris Saltanta Muso. “Sed mi ende penas trovi la montojn.”

 

“Vi estas stulta muso foriri, estas danĝeroj sur la stepoj! Rigardu supren!” diris Maljuna Muso, eĉ pli konvinke “Vidu tiujn punktojn! Ili estas agloj, kaj ili kaptos vin.”

 

Foriro estis defio por Saltanta Muso, sed li kunmetis sian energion kaj sian firmdecidemon kaj kuris kuraĝe denove.

 

La malglata grundo estis malfacile kurebla. Sed li kurbigis sian voston kaj kuris kiel eble plej fortike. Kurante, li povis senti la ombrojn de la ‘punktoj’ sur sian dorson. Amason de rondirantaj punktoj! Finefine li alkuris en amason de arbuŝtoj. Estis ĉerizoj, kaj semoj por manĝi, herboj kolekteblaj por nestoj, truoj por esplori kaj pli kaj pli da aferoj por okupigi lin. Kaj estis tiom da aĵoj por kolekti.

 

Li esploris sian novan vivejon kiam li aŭdis tre fortan spiradon. Li rapidscivoleme serĉis por la sono kaj elkovris la fonton. Estis granda amaso de haroj kun nigraj kornoj. Estis granda bizono. Saltanta Muso apenaŭ kredis pri la grandeco de tiu estulo kiu kuŝis tie antaŭ li. Estis tiome granda ke Saltanta Muso estus povinta enrampi en unu el la grandaj kornoj. “ Imagu kiel grandega ĝi estas,” pensis Saltanta Muso, kaj li rampe alproksimiĝis.

 

“Saluton, mia frato,” diris la bizono. “Dankon pro via vizito.”

 

“Saluton Grandioza Estulo,” diris Saltanta Muso. “Kial vi kuŝas ĉi tie?”

 

“Mi estas malsana kaj mi estas mortanta” la bizono diris.

“Kaj mia medicino diris al mi ke nur la okulo de muso povas min kuraci. Sed eta frato, ne ekzistas io ajn kiel muso.”

 

Saltanta Muso estis ŝokita. “Unu de miaj okuloj.” Li skue kuris reen en la ĉerizhava arbuŝtazilo. Sed la spirado de la bizono estiĝis pli malfacilege kaj pli malrapide.

 

“Li mortos.” Pensis Saltanta Muso. “Se mi ne donos al li mian okulon. Li estas tro grandioza estulo ignori, ne kompati, ne deziri helpi.

 

Li reiris tien kie la bizono kuŝis kaj parolis.” Mi estas muso.”li diris per temanta voĉo,”Kaj vi, mia frato, estas Grandioza Estulo. Mi ne pova permesi ke vi mortu. Mi havas du okulojn, tial vi povas havi unu de miaj.”

 

Post tiuj vortoj tuje elsaltis okulo el la kapo de Saltanta Muso kaj transiris al la bizono kiu estiĝis tutsana. La bizono ekstaregis sur la grundon tiele skuante la tutan mondon de Saltanta Muso.

 

“Dankon, eta frato mia,” diris la bizono. “Mi scias pri via sopirserĉo por la Sanktaj Montoj kaj pri via vizito al la Rivero. Vi donis al mi vivon por ke mi povu donaci al estuloj. Mi estos via frato eterne. Kuru sub mia ventro kaj mi gvidos vin al la piedoj de la Sanktaj Montoj, kaj vi devas ne timi tiujn ‘flugantajn punktojn. La agloj ne povas vin vidi kiam vi kuras sub mi. Ili vidos nur mian dorson.”

 

La eta muso kuris sub la bizono, sekura kaj kaŝita de tiuj ‘punktoj’, sed li timiĝis pro hufbruoj kaj manko de unu okulo. Finfine la bizono haltis. Diris la bizono, “Mi estas de la stepoj. Mi ne povas grimpi la montojn. Ĉi tie mi devas vin forlasi.”

 

“Mi multe dankas vin,” diris Saltanta Muso. “Sed ĉu vi scias, ke estis timige kuri sub vi mankante unu okulo.

 

“Via timo estis pro nenio,” diris bizono, “Ĉar mia maniero promeni estas laŭ la danco de la suno, kaj mi ĉiam scias kien falas miaj hufoj. Mi devas reiri al la stepoj, mia frato, vi povas ĉiam trovi min tie.”

 

Saltanta muso tuje komencis esplori siajn cirkaŭaĵojn. Estis eĉ pli da aferoj, pli da semoj kaj pli da aliaj aĵoj indaj al flaroj aŭ tuŝoj. Plene okupata per siaj esploroj subite lin surprizis griza lupo kiu sidante nenio faras.

 

“Saluton, frato lupo,” Saltanta Muso diris.

 

“lupo, lupo,” diris la lupo…

 

“Mi petis vin,” diris Saltanta Muso, “Bonvolu aŭskulti al mi. Mi scias kiel sanigi vin. Temas pri unu el miaj okuloj. Mi deziras doni ĝin al vi. Vi estas pli grandioza estulo ol mi. Mi estas nur muso. Bonvolu prenu ĝin.”

 

Post kiam Saltanta Muso ĉesis paroli lia okulo flugis el sia kapo irante en la kapon de la lupo, kaj lupo tuj resaniĝis mense.

 

La lupo komencis plori, sed la Saltant Muso ne povis vidi la larmojn sur lupaj vangoj, ĉar li nun estis blinda.

 

“Vi estas granda frato,” diris lupo,” Ĉar vi redonis mian memoron al mi. Sed nun vi estas blinda. Mi estas la gvidanto al la sanktaj montoj. Mi gvidos vin tie. Estas tie granda medicina lago. Estas la plej bela lago en la tuta mondo. La tuta mondo tie respeguliĝas – la popoloj, la loĝejoj de homoj, ĉiuj vivuloj de la tero kaj ĉielo.

 

“Bonvolu gvidi min tien,” diris Saltanta Muso. La lupo gvidis lin tra la arbaroj al medicina lago. Saltanta Muso trinkis akvon de la lago dum lupo priskribis la belon de la vidindaĵoj al blinda muso.

 

‘Mi devas foriri de vi,” diris lupo, “Ĉar mi devas reiri por gvidi aliajn, sed mi restos kun vi laŭdezire.”

 

“Dankon, mia frato, diris Saltanta Muso. “Sed kvankam mi timas resti sola, mi scias ke vi devas foriri por montri la direkton ĉi-tien por aliaj estuloj.”

 

Saltanta Muso sidis tie timtremante. Li ne povis kuri pro blindeco, kaj li sciis ke aglo probable trovos lin. Li sentis ombron sur sia dorso kaj aŭdis la kriĉon de aglo. Li sinapogis mense kaj korpe atendante la finon. Kaj la aglo lin trafis kaj Saltanta Muso ekdormis.

 

Poste li vekiĝis. Granda estis lia surprizo ke li estas vivanta, kaj nun li povis vidi!

 

Sed ĉio estis obskura, sed la koloroj estis belegaj.

 

“Mi povas vidi! Mi povas vidi!” diris Saltanta Muso denove kaj denove.

 

Obskura formo venis al Saltanta Muso. Saltanta Muso provis identigi ĝin nesukcese.

 

“Saluton, frato,” diris voĉo. “Ĉu vi deziras iom da medicino?”

 

“Iom da medicino por mi?” demandis Saltanta Muso. “Jes! Jes!”

 

“Tiucele kaŭru kiel malalte kiel vi povas,” diris la voĉo, “kaj saltu kiel eble plej alten.”

 

Saltanta Muso faris tiel kiel petita. Li kaŭris al genuoj kaj poste saltis kiel eble plej alten. La vento kaptis lin kaj portis lin eĉ pli alten, kaj alten, kaj alten.

 

“Ne estu timigita,” la voĉo kriis al li. “Tenu la venton kaj kaptu la fidon!”

 

Saltanta Muso faris tiele. Li fermis siajn okulojn, kaj tenis la venton kaj lin ĝi portis pli alten kaj alten. Saltanta Muso malfermis siajn okulojn kaj ili pli kaj pli bone vide funkciis.

 

“Mi povas bone vidi, bone vidi,” Saltanta Muso kriis. Baldaŭ li vidis sian amikon, la rano kiu sidas sur nimfeo en la belega medicina lago.

 

Vidante Saltantan Muson rano kriis,” Vi havas novan nomon,” Via nomo estas ‘aglo’!”

 

( La fino, aŭ eble nova komenco )

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.