La Cepo ( poemeto )

 

La Cepo

 

La cepo amas sin ĉirkaŭbrake

Premas amore ĉiutavole.

Diafane ĝia haŭto urĝas.

Pli profunde,pli profunde volas

La cepo vokalumas sensone

Dum O,o,oj,oj etumas globe

Ĝis travidebla koro plej amata

Aperas kiel punkto ‘Omega’.

Se Evo manĝis biblie cepon

Anstataŭ diable tian pomon

Ĉu estus malpli da homaj ploroj

Pli da amoroj aŭ homaj gloroj?

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.