MUROJ ( Prozo )

 

Muroj.

Ludoviko Zamenhof abomenas murojn kaj obstinajn barojn al homara unuiĝo en sia poemo, ‘La Espero’. En unu strofo li verkas:

“Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj;

Sed dissaltos la ostinaj baroj,

Per la sankta amo disbatitaj.”

Obstinaj baroj estas multspecaj, ĉu lingvaj, ĉu rasaj, ĉu seksaj, ĉu religiaj ĉu ideoligiaj. Tiuj baroj estas ofte nevideblaj. La videblaj baroj estas muroj.

Homaj civilizacioj ĉiam konstruis murojn. En la unua jarcento, la Romia imperiestro Hadriano konstruis kalkŝtonan muron en norda Anglio. Akademiuloj ankoraŭ debatas kion Adriano intencis per tiu barilo. Iuj sugestas ke li konstruis la muron por ekskludi de sia imperio la tiel nomataj sovaĝulojn, kiujn li malsukcesis konkeri, aŭ por kontroli komercon kaj enmigradon. Aliaj scivolas ĉu la muro havis neniun utilecon preter tute teatra esprimo de imperia potenco – spektaklo. Kalkita kaj blankigita, la muro estus brile blanka por mejloj sub la norda suno.

La Muro de Hadriano daŭrigis impresi longe post la gipso defalis grunden kaj la Romia Imperio cedis al tiu de la Brita. En 1754, la angla antikvaĵisto William Stukely fanfaronis ke la Muro de Hadriano estas superigata nur per la grandioza patriarko de homaj muroj, la Granda Muro de Ĉinio. Stukely skribis, “La Ĉina Muro faras konsiderindan figuron sur la terglobo, kaj povas esti spektita de la luno.” Oni devas admiri la konfidon de dekok-jarcenta sciencisto kiu priskribas la videblecon el spaco. Tamen, lia aserto estis kaj aŭdaca kaj kaj malĝusta: la Granda Muro de Ĉinio ne povas esti vidita de la luno. Sed tiu mito daŭras.

Daŭras ankaŭ la impulso por konstrui murojn. En la 1800-a, la Danlando reuzis antikvan muron de la Vikingoj kiel armea fortikaĵo en ilia milito kontraŭ la Prusoj. En la 1870, Argentino konstruis muron por protekti la provincon de Bonaero de la invado de la indiĝenaj popoloj Mapuche. Komence de la Dua Mondmilito, Francio konstruis konkretan baron laŭ ĝia limo kun Germanio por defendi kontraŭ germana atako kaj nomis ĝin la Linio ‘Maginot’. La francoj fortikigis ilian linion kun artilerio kaj kontraŭtankaj barikadoj, sed malsukcesis impresi la Hitleran armeon, kiu simple marŝis ĉirkaŭ ĝi. Poste, Orienta Germanio konstruis sian propran muron. Oni konstruis la Berlinan Muron en 1961, kiu dividis Orientan Germanion de Okcidenta Germanio por preskaŭ tridek jaroj.

Muroj ne nur devidas nin. Ili povas fari nin malsana. Ili povas peli nin al frenezo. En 1973, orientgermana psikiatro Dietfried Muller-Hegemann observis ke la Berlina Muro kaŭzis psikozo, skizofrenio, kaj fobioj en la orientgermanoj kiuj vivis en ĝia ombro. Ili suferis kolerego, deprimo, kaj alkoholismo – kaj estis pli verŝajna ke oni mortigos sin. La pli proksima al la fizika muro sia paciento vivis, des pli akutaj estis iliaj malordoj. La kuracisto donis la nomon ‘muro malsano’ al la aro de malordoj disvastiĝintaj proksime al la muro; depresio, angoro kaj ege alta tendenco al memmortigo. Li diris ke la sola kuraco estas la defalo de la Muro.

En 1990 ’emocia liberigo’ estis sentita je la novembra nokto kiam la muro fine falis. Miloj de ĝojegaj germanoj grimpis la ‘Muron’, ploris, kaj brakumis unu la alian sur la pinto de la konkreta barilo. Ili dispecigis la ‘Muron’ kun ĝoja emocio. La falo de la ‘Muro’ estis la ekvivalento de emocia obstrukcio forigita, la subpremitaj emocioj bobelis en la aeron kiel vezikoj.

La psika doloro kiun la Berlina Muro ekis kaj la humiliga fiasko de la Linio Maginot jarojn antaŭe, apenaŭ malkonvinkis la mondon de murkonstruistoj. Sudafriko konstruis 120-kilometran elektran barilon, nomita ‘la Serpento de Fajro’, laŭ ĝia limo kun Mozambiko en 1975 por malebligi ke la civila milito en Mozambiko transiri en Sudafrikon. La 3500 volta dratbarilo mortigis pli da homoj ol la Berlina Muro. Usono konstruitis konkretajn murojn en Bagdado kaj konstruas muron kontraŭ Meksiko. Donald Trump, Prezidanto de Usono volas fari pli grandan muron, la plej altan kaj la plej bonan en la mondo. Hindio konstruis murojn kontraŭ Pakistano kaj Bangladeŝo kaj en la disputata landlima regiono de Kaŝmiro. Muroj apartigas Nordan kaj Sudan Koreion kaj baras homoj el  Zimbabvio el Bocvano. Izraelo konstruis murojn kontraŭ Egiptujo kaj la Palestinanoj. Muroj devidis homojn de homoj en Kipro kaj Belfast.Nun pli da muroj estas ekstarigitaj en Hungario kontraŭ la rifuĝintoj kiuj fuĝis de la civila milito en Sirio. Kiam finos?

Nu, la Zamenhofa amo estis ligita al la ‘interna ideo’ de Esperanto, al la filosofio de homaraneco. Tiu filosofio aŭguris ĉiujn ideojn ene de la Unuiĝinta Naciaro, UN, nome, la Deklaracio de Homaj Rajtoj. Sed vortoj estas nur vortoj sur papero forgesitaj, aŭ vortoj  parolitaj en la aeron negravaj, se ili ne venas de koro ama, aŭ se oni aŭskultas ilin per oreloj ne amserĉaj.

La scio en la mondo pli ol sufiĉas por detrui la murojn kaj la obstinajn barojn inter la popoloj, por establi daŭran pacon inter homoj, kaj por trovi la harmonion por daŭripova ekzistado kun la natura medio. Kion vi kaj mi povas fari por efektivigi tiun eblon? Finfine, estas nia ESPERO kiu postulas ke ni agu por krei pli bonan mondon.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.