El ‘La Meditadoj’ de Marcus Aurelius ( Prozo )

MARCUS AURELIUS ‘MEDITATIONS’

Tradukanto: Wally du Temple

 

Libro 1V

#25

Provu ĉu vi havas la kapicion por la vivo de bona homo; la vivo de kontentiĝo pri la donita sorto en la universo, kiu serĉas esti justa en faroj, kaj sindonaj manieroj.

#26

Ĉu vi ĉion, tion vidis? – nu rigardu. Via rolo estas ke vi estu serena, estu simpla. Ĉu iu malbonfaras? La malbono kuŝas ene de tiu. Ĉu io mistrafis vin? Bone; tiam estis via parto de la universala sorto, asignita al vi ek de la komenco de tempo; ia ŝnurero teksita en vian propran reton, kiel ĉio alia kio okazas. Vivo, en vorto, estas mallonga; tiel ekkaptu vian profiton de la preterpasanta horo, pere de obeado al racio kaj justa agado kun aliaj. Malstreĉiĝu. Estu sobra.

#35

Ni ĉiuj estas estaĵoj de la tago; la memoriganto kaj la memoriginto simile.

#36

Observu kiel ĉiuj estaĵoj daŭre naskiĝas el ŝanĝo; instruu al si por ke vi vidu ke la plej granda feliĉo de Naturo kuŝas en tio ke ĝi aliigas estantaĵojn, kaj formigas aliajn aferojn tiajn. Kio ajn estas, estas en iu senco la semo de kio ĝi ekestiĝis. Ĉu bonfamo povas veni al filosofo kiu imagas ke semo estas nur tio, kio estas plantita en la grundo aŭ utero?

#37

Tre onte vi estos morta; sed eĉ nun vi nek estas de stabila menso, nek preter maltrankvilo; nek malkroĉita de ŝajna ekster malbono;nek jam bonkora al ĉiuj homoj, nek persvadita ke ago justa estas la sola saĝo.

#38

Observu zorge tion, kio gvidas la agojn de la saĝuloj, kaj tion, kion ili aŭ evitas aŭ serĉas.

#39

Por vi, malico venas nek el la menso nek de aliulo; nek el iuj fazoj aŭ ŝanĝoj de via korpa formo. Nu, de kie? De tiu parto de via memo kiu agas kiel via taksanto de kio estas malico. Se vi rifuzas la takson, ĉio estas en ordo. Eĉ se la kompatinda korpo, iel ĝia najbaro, estu tranĉvundita aŭ bruligita, permesu ke la voĉo de la taksanto restu silenta; permesu ke ĝi nenion anoncu kiel bona aŭ malbona se ĝi povas okazi al bonaj kaj malbonaj homoj egale – ĉar kio ajn kiu trafas homoj senpartie, ne gravas ĉu ili obeas la regulojn de Naturo aŭ ne, povas nek asisti nek malasisti ŝiajn celojn ilin avanci.

#40

Ĉiam pensi pri la universo kiel unu vivanta organismo, estante solsubstanco kaj unu animo; observu kiel ĉiuj aferoj estas subordigitaj al unu perceptebleco de la tuto, kiel ĉio moviĝas laŭ ĝia impulso, kaj tiel ludas sian rolon laŭ kaŭzo kaj efiko. Remarku la komplikon de la fadenaro aŭ la komplekson de aranea reto.

#41

‘Kompatinda animo ŝarĝita per kadavro’, Epictetus vokas vin.

#42

Por esti en la procedo de ŝanĝiĝo en si mem ne estas malbona, simile kiel esti la produkto de ŝanĝo ne estas nepre bona.

#43

Tempo estas rivero, la nerezistebla fluo de kreitaĵoj. Unu estaĵo vidiĝas kaj rapide forestas dum alia ekaperas por denove nur forflosi laŭ la fluo.

#44

Ĉio ajn kio okazas estas tiel normala kiel la printempa rozo aŭ la somera frukto; simile veras pri malsano, morto, kalumnio, intrigo, kaj aliaj aferoj, kiuj ĝojigas aŭ afliktas malsaĝulojn.

#45

Tio, kio sekvas estas ĉiam proksime ligita al tio, kio antaŭas; ne estas sinsekvo de izolitaj eventoj, kiuj obeas la leĝojn de sinsekvo, sed racia kontinueco. Aldone, same kiel aferoj jam ekzistantaj estas harmonigitaj kunordigitaj, aferoj kiuj manifestiĝas al ekzisto montras la saman econ de kreado, anstataŭ la baza fakto de postsekvo.

#47

Se dio dirus al vi,’Morgaŭ, aŭ la tago poste, vi estos morta’, nur se vi estas mizerulo vi enketus kiun tagon – ĉar kio estas la diferenco inter ili? Simile, ne alte taksu la aferon ĉu tio alvenos post jaroj kaj jaroj, aŭ morgaŭ.

#48

Rememorigu vin ĉiam pri ĉiuj, tiuj kuracistoj, nun mortaj, kiuj montis ĉargrenon pri siaj malsaniĝaj pacientoj; pri ĉiuj astrologoj kiuj solemne antaŭvidis la pereon de siaj klientoj; pri la filosofoj, kiuj klarigadis tiel senfine pri morto aŭ senmorteco; pri la generaloj kiuj nenigis milojn; pri la despotoj kiuj kontrolis la potencojn super la vivo aŭ la morto arogante kiel Dioj; pri ĉiuj urboj kiuj ja pereis entute, Helice,Pompeii, Herculaneum, kaj aliaj sennombre. Post tio, rememoru ĉiun el viaj geamikoj kaj kolegoj; kiel unu enterigis la alian, kiu estis siavice enterigita per alia, kaj en tiel mallonga tempeto. Observu, koncize, kiel efemera kaj senkonsekvenca estas la homa vivo; hieraŭ gluteto de spermo, morgaŭ manpleno de cindroj. Travivu ĉi-tiujn forflugantajn momentojn sur la tero kiel Naturo intencas por vi, kaj poste iru al via dormado kun bona graco, kiel la olivo falas en ĝia sezono, kun beno al la grundo kiu ĝin estigis kaj dankodono al la arbo kiu vivigis ĝin.

#49

Estu kiel promontoro kontraŭ kiu la ondoj frapas kaj frapas: ĝi restas firma, ĝis post ne longe la akva tumulto ĉirkaŭ ĝi subeniĝas al ripozo. “ Kiel malfeliĉa mi estas, ke tio kaj tio okazis al mi!” Certe ne estas tiel; diru anstataŭe , ‘Kiel feliĉa mi estas, ke tiu afero ne lasis ĉe mi amaran senton; ne skuita per la nuntempo, kaj ne malgaja pri la estonto.’ La afero estus povinta okazi al ajna persono, sed ne ĉiu estus travivinta tion seniluziigita. Sekve kial sentigu unu aferon kiel malbonfortuna, kaj alian kiel bonfortuna? Ĉu homo povas ion ajn nomigi malbonfortuna, se ĝi ne estas kontraŭ la la volo de Naturo. Nu, vi ja lernis tiun volon. Ĉu tiu afero kiu okazis malhelpas al vi esti justa, grandanima, modera, prudenta, diskreta, fidinda, memrespektanta, sendependa, kaj ĉiuj aliaj virtoj kiuj emas en la naturo de homo maturiĝi? Tial memoru jenan regulon estonte, kiam io ajn logas vin esti amara; ne diru,”Tio estas malbonŝanco’, sed “Por elteni tiun aferon inde kiel homo estas bona fortuno’.

#50

Senkonsidere de filosofio, efektiva maniero ignori morton estas pripensi la vivojn de tiuj, kiuj avare provis reteni siajn vivojn. Kiun avantaĝon ili havas kompare al tiuj, kiuj mortis kiel junaj ?En ĉiu okazo, en iu loko kaj tempo, la grundo nun kovras ilin ĉiujn; Cadicianus, Fabius, Julianus, Lepidus, kaj la aliajn, kiuj rigardas tiom de iliaj tomboj, por nure pli poste estis gviditaj al la propraj. Estas tempeto, post ĉio, tiu komuto de morto; plilongigita ade kaj ade en tiaj aĉaj statoj, kun tiaj helpantoj, kaj kun tia korpaĉo. Tial ne zorgu pri tio; rigardu al la abismo de tempo malantaŭ ĝi, kaj al la eterneco alvenonta. Nu, se vi konsideras pri tio, kio estas Nestor kun liaj multaj jaroj ol tri-taga bebo.

#51

Ĉiam rekte iru; kaj la rekta vojo estas la vojo de Naturo, kun perfekta deco en ĉiu vorto kaj faro kiel via celo. Tia celo liberigos vin de maltrankvilo kaj konfliko, kaj de ĉia kompromiso kaj artifiko.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.